Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine li sulkigis la brovojn. Li estis tro granda estetikulo, por esti kruela. Al liaj sklavoj, speciale koncerne la voluptaferojn, estis permesate pli, ol la aliaj, sub la kondiĉo, ke ili modele plenumadu siajn servodevojn kaj la vojon de la mastro respektu egale kun la dia. Se ili ne observis tiujn ĉi du devojn, Petronius sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro. Kaj ĉar, krom tio, li malamegis ankaŭ ĉiajn kontraŭaĵojn kaj ĉion, kio konfuzis lian trankvilon, tial, rigardinte dum momento la genuantinon, li diris:

— Voku al mi Teiresiason kaj revenu ĉi tien kun li.

Eunice leviĝis tremanta, kun larmoj en la okuloj, kaj foriris; post momento ŝi revenis kun kretano Teiresias, la estro de la atrium.

— Prenu Eunicen — diris al li Petronius — kaj donu al ŝi dudek kvin batojn, tiel tamen, ke vi ne difektu ŝian haŭton.

Dirinte ĉi tion, li transiris en la bibliotekon kaj, sidiĝinte ĉe tablo el rozkolora marmoro, komencis labori je sia „Festeno ĉe Trimalchio”.

Sed la forkuro de Ligia kaj la malsano de la malgranda aŭgustino distris liajn pensojn, tiel, ke li ne povis longe labori. Precipe tiu malsano estis grava okazo. En la kapon de Petronius venis la penso, ke se la cezaro ekkredos, ke Ligia ĵetis sorĉon sur la malgrandan aŭgustinon, tiam la respondeco povos fali ankaŭ sur lin, ĉar oni venigis la knabinon en la palacon laŭ lia peto. Li kalkulis tamen, ke ĉe unua renkontiĝo kun la cezaro li iel persvados al li la tutan absurdecon de simila supozo, kaj iom li kalkulis ankaŭ je certa inklino, kiun sentis al li Poppaea, vere kaŝante ĝin zorgeme, sed ne tiel zorgeme, ke li ĝin ne divenu. Post momento li movis eĉ la ŝultrojn je siaj timoj kaj decidis malsupreniri en la triclinium, por iom manĝi kaj ordoni ankoraŭ foje porti sin al la palaco, poste sur la Kampon de Marso, kaj fine al Chrysothemis.

Sed irante al la triclinium, ĉe enirejo al koridoro, destinita por la servistoj, li rimarkis subite starantan ĉe la muro, inter aliaj sklavoj, la gracian figuron de Eunice kaj, forgesinte, ke li ordonis al Teiresias nenion pli, krom ke li ŝin skurĝu, denove li sulkigis la brovojn kaj komencis serĉi lin per la okuloj.

Ne trovinte lin tamen inter la servistoj, li turnis sin al Eunice:

— Ĉu vi ricevis la skurĝopunon?

Kaj ŝi duafoje ĵetis sin al liaj piedoj, alpremis por momento al la buŝo la randon de lia togo, poste respondis:

— Ho jes, sinjoro! Mi ricevis! ho jes, sinjoro!…