Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En ŝia voĉo sonis kvazaŭ ĝojo kaj dankemo. Ŝi kredis, evidente, ke la skurĝopuno devis anstataŭi al ŝi la forsendon el la domo kaj ke nun ŝi jam povas resti. Petroniuson, kiu ĝin komprenis, mirigis tiu pasia obstino de la sklavino, sed li estis tro sperta konanto de la homa naturo, por ne diveni, ke sole amo povis esti la kaŭzo de tia obstino.

— Ĉu vi havas amaton en tiu ĉi domo? — li demandis.

Kaj ŝi levis al li siajn bluajn, larmajn okulojn kaj respondis tiel mallaŭte, ke oni apenaŭ povis ŝin ekaŭdi:

— Jes, sinjoro!…

Kun tiuj okuloj, kun haroj, ĵetitaj malantaŭen, kun timo kaj espero sur la vizaĝo ŝi estis tiel belega, rigardis lin tiel petege, ke Petronius, kiu, kiel filozofo, mem proklamis la potencon de amo, kaj kiel estetikulo havis kulton al belo, eksentis por ŝi ian specon de kompato.

— Kiu el ili estas via amato? — li demandis, montrante la servistaron.

Sed al ĉi tio ne venis respondo, Eunice nur klinis la vizaĝon ĝis liaj piedoj kaj restis senmova.

Petronius rigardis la sklavojn, inter kiuj estis belaj kaj plaĉindaj junuloj, sed en neniu vizaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn; li do rigardis ankoraŭ dum momento la kuŝantan ĉe liaj piedoj Eunicen kaj foriris silente al la triclinium.

Post la manĝo li ordonis porti sin al la palaco, kaj poste al Chrysothemis, ĉe kiu li restis ĝis malfrua nokto. Sed, reveninte, li ordonis voki al si Teiresiason.

— Ĉu Eunice ricevis la skurĝopunon?

— Jes, sinjoro. Vi ne permesis tamen difekti ŝian haŭton.

— Ĉu mi ordonis pri ŝi nenion pli?

— Ne, sinjoro — respondis maltrankvile la atriensis.

— Bone. Kiu el la sklavoj estas ŝia amanto?

— Neniu, sinjoro.

— Kion vi scias pri ŝi?

Teiresias komencis paroli per iom necerta voĉo:

— Eunice neniam forlasas nokte la cubiculum, kie ŝi dormas kun la maljuna Acrisione kaj Ifis; neniam ŝi restas en la banejo post via bano, sinjoro… Aliaj sklavinoj ridas ŝin kaj nomas ŝin Diano.

— Sufiĉe — diris Petronius. — Mia parenco, Vinicius, al kiu mi oferis hodiaŭ matene Eunicen, ne akceptis ŝin, ŝi do restos hejme. Vi povas foriri.