Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu vi permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eunice?

— Mi ordonis al vi diri ĉion, kion vi scias.

— La tuta familia, sinjoro, parolis pri la forkuro de la fraŭlino, kiu estis loĝonta en la domo de la nobla Vinicius. Post via foriro Eunice venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon, kiu scios ŝin retrovi.

— Ha! — diris Petronius. — Kiu li estas?

— Mi ne konas lin, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia devo komuniki al vi ĉi tion.

— Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene alvenon de la tribuno, kiun vi petos morgaŭ en mia nomo, ke li matene vizitu min.

La atriensis riverencis kaj eliris.

Kaj Petronius komencis malgraŭvole pensi pri Eunice. Komenci ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke Vinicius reakiru Ligian, nur tial, por ne devi mem anstataŭi ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo, kiun Eunice rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu ĉi penso subite ekŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo, por ekscii la veron, ĉar sufiĉus nur alvoki Eunicen, sed estis jam malfrua horo kaj Petronius sentis sin laca post la longa vizito ĉe Chrysothemis; li sopiris dormon. Tamen, irante en la cubiculum, li ial rememoris, ke en la okulanguloj de Chrysothemis li rimarkis hodiaŭ sulketojn. Li ekpensis ankaŭ, ke ŝia beleco estas pli fama en la tuta Romo, ol vera, kaj ke Fonteius Capito, kiu proponis al li tri knabetojn el Klazomenoj por Eunice, volis tamen aĉeti ŝin tro malkare.