Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XIII

La sekvintan tagon Petronius apenaŭ estis finanta vesti sin en la unctorium, kiam venis Vinicius, alvokita de Teiresias. Li jam sciis, ke neniaj novaĵoj estis senditaj de la pordegoj, kaj tiu ĉi scio, anstataŭ ĝojigi lin, kiel la pruvo, ke Ligia estas ankoraŭ en la urbo, des pli senkuraĝigis lin, ĉar li komencis supozi, ke eble Ursus elkondukis ŝin el la urbo tuj post la forkapto, tio estas antaŭ ol la sklavoj de Petronius komencis gardi ĉe la pordegoj. En aŭtuno, vere, kiam la tagoj iĝadis pli mallongaj, oni fermadis ilin sufiĉe frue, sed oni ankaŭ malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinte granda. Oni povis ankaŭ penetri ekster la murojn per aliaj manieroj, pri kiuj ekzemple sklavoj, volantaj forkuri el la urbo, bone sciis. Vinicius sendis, vere, siajn servistojn ankaŭ sur ĉiujn vojojn, kondukantaj en provincon, al vigiloj en malpli grandaj urboj, kun sciigoj pri forkurinta paro da sklavoj, kun preciza priskribo de Ursus kaj Ligia kaj kun anonco pri rekomenco por ilia kapto. Estis tamen dube, ĉu tiu postĉaso povos ilin atingi, kaj se ĝi eĉ atingus, ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicius, ne atestita de pretoro. Kaj por ricevi tiun ateston mankis tempo. Siaflanke Vinicius dum la tuta hieraŭa tago serĉis Ligian, alivestita kiel sklavo, en ĉiuj stratetoj de la urbo, li ne sukcesis tamen trovi eĉ plej etan postsignon aŭ indikon. Li vidis, vere, servistojn de Aulus, sed tio ĉi nur plikonfirmis lian opinion, ke ne Aulusoj ŝin forkaptis, kaj ke ili same ne scias, kie ŝi estas.

Kiam do Teiresias anoncis al li, ke estas homo, kiu entreprenas ŝin retrovi, li ekrapidis senspire en la domon de Petronius kaj, apenaŭ lin salutinte, komencis demandi pri tiu homo.

— Ni baldaŭ lin vidos — diris Petronius. — Li estas konato de Eunice, kiu tuj venos, por aranĝi la faldojn de mia togo, kaj kiu informos nin pri li pli precize.

— Eunice, tiu, kiun vi hieraŭ volis donaci al mi?

— Tiu, kiun vi malakceptis, pro kio cetere mi estas danka