Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al vi, ĉar ŝi estas la plej vestiplica en la tuta urbo.

Efektive la vestiplica alvenis preskaŭ antaŭ ol li finis paroli, kaj preninte togon, kuŝantan sur eburinkrustita seĝo, dismetis ĝin, por ĝin ĵeti sur la ŝultrojn de Petronius. Ŝia vizaĝo estis pala, trankvila, en ŝiaj okuloj brilis feliĉo.

Petronius rigardis ŝin, kaj ŝi ekŝajnis al li tre bela. Post momento, kiam, volvinte la togon ĉirkaŭ li, ŝi komencis ĝin faldi, klinante sin, por longigi la faldojn, li rimarkis, ke ŝiaj brakoj havas mirindan koloron de pala rozo, kaj la brusto kaj ŝultroj — diafanajn nuancojn de perlamoto aŭ alabastro.

— Eunice — li diris — ĉu venis tiu homo, pri kiu vi parolis hieraŭ al Teiresias?

— Li venis, sinjoro.

— Kiel li nomas sin?

— Chilo Chilonides, sinjoro.

— Kuracisto, saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecon.

— Ĉu li antaŭdiris la estontecon al vi?

— Jes, sinjoro.

— Kion li do aŭguris al vi?

— Ke trafos min doloro kaj feliĉo.

— La doloro trafis vin hieraŭ el la mano de Teiresias, devas do veni ankaŭ feliĉo.

— Ĝi jam venis, sinjoro.

— Kia?

— Kaj ŝi ekflustris mallaŭte:

— Mi restis.

Petronius metis la manon sur ŝian oran kapon.

— Vi bone aranĝis hodiaŭ la faldojn, kaj mi estas kontenta de vi, Eunice.

Kaj ĉe tiu ĉi ektuŝo ŝiaj okuloj en unu momento vualiĝis per nebulo de feliĉo kaj la brusto komencis movi sin rapide.

Sed Petronius kaj Vinicius transiris en la atrium; tie atendis Chilo Chilonides, kiu, ekvidinte ilin, profunde riverencis. Sur la buŝo de Petronius, je la penso pri la farita hieraŭ supozo, ke tiu ĉi homo estas eble amanto de Eunice, aperis rideto. La homo, kiu staris antaŭ li, povis esti nenies amanto. En tiu stranga figuro estis io kune abomena kaj ridinda. Li ne estis maljuna: en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno. Li havis ventron haviĝintan, kurbigitan dorson, tiel, ke unuavide li ŝajnis esti ĝiba, kaj super