Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu ĝibo trovis sin granda kapo kun vizaĝo simia kaj samtempe vulpa, kun penetrema rigardo. Lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj, kaj la nazo, plene kovrita de ili, povis atesti tro grandan inklinon al drinko. Lia malzorgita vesto, konsistanta el malhela tunkiko, teksita el kapra ŝafo, kaj sama truhava mantelo, estis pruvo de vera aŭ ŝajnigata mizero. Petronius je lia vido rememoris la homera Tersiton, respondante do per manklino al lia riverenco, li diris:

— Saluton, dia Tersito. Kiel fartas viaj tuberoj, kiujn apud Trojo batis al vi Uliso, kaj kiel li mem pasigas la tempon sur Elizeaj Kampoj?

— Nobla sinjoro — respondis Chilo Chilonides — la plej saĝa el la mortintoj, Uliso, sendas pere de mi al la plej saĝa el la vivantoj, Petronius, saluton kaj peton, ke li kovru per nova mantelo miajn tuberojn.

— Je Hekato Triforma! — ekkriis Petronius — la respondo meritas mantelon…

Sed pluan interparolon interrompis la senpacienca Vinicius, kiu demandis rekte:

— Ĉu vi scias precize, kion vi entreprenas?

— Kiam du familiae en du brilaj domoj, parolas pri nenio alia, kaj post ili la novaĵon ripetas duono da Romo, ne estas malfacile scii — respondis Chilo. — Hieraŭ nokte oni forkaptis fraŭlinon, edukitan en la domo de Aulus Plautius, nomatan Ligia, aŭ pli ĝuste Callina, kiun viaj sklavoj, ho sinjoro, estis transkondukantaj el la palaco de la cezaro en vian insula, kaj mi entreprenas retrovi ŝin en la urbo, aŭ, se ŝi, kio estas malmulte verŝajna, forlasis la urbon, montri al vi, nobla sinjoro, kien ŝi forkuris kaj kie ŝi kaŝis sin.

— Bone — diris Vinicius, kal kiu plaĉis la precizeco de la respondo — kiajn rimedojn vi havas por tio?

Chilo ridetis ruze:

— La rimedojn havas vi, sinjoro; mi havas nur saĝon.

Petronius ankaŭ ridetis, ĉar li estis tute kontenta de sia gasto.

— Tiu ĉi homo povas retrovi la knabinon — li ekpensis.

Dume Vinicius sulkigis siajn kunkreskantajn brovojn kaj diris:

— Mizerulo, se vi min trompas por profito, mi igos vin morti sub bastonoj.

— Mi estas filozofo, sinjoro, kaj filozofo ne povas esti avida je profito, speciale je tia, kian vi grandanime promesas.