Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ha, vi estas filozofo? — demandis Petronius. — Eunice diris al mi, ke vi estas kuracisto kaj aŭguristo. De kie vi konas Eunicen?

— Ŝi venis al mi peti konsilon, ĉar mia gloro atingis ŝiajn orelojn.

— Kian konsilon ŝi volis?

— Kontraŭ amo, sinjoro. Ŝi volis esti kuracita de senreciproka amo.

— Kaj vi kuracis ŝin?

— Mi faris pli, sinjoro, ĉar mi donis al ĉi amuleton, kiu sekurigas reciprokecon. En Pafoso, sur Cipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venuso. Mi donis al ŝi du fadenojn el tiu zoneto, fermitajn en migdala ŝelo.

— Kaj vi igis ŝin multe pagi?

— Por reciprokeco oni neniam povas sufiĉe pagi, kaj mi, ne havante du fingrojn, ŝparas monon, por aĉeti sklavonskribiston, kiu kunskribados miajn pensojn kaj konservos mian scion por la mondo.

— Al kiu skolo vi apartenas, dia saĝulo?

— Mi estas ciniko, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon; mi estas stoiko, ĉar mi elportas pacience mizeron, kaj mi estas peripatetiko, ĉar, ne posedante portilon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj envoje instruas tiujn, kiuj promesas pagi por la kruĉo.

— Kaj ĉe la kruĉo vi iĝas retoro?

— Heraklito diris: „ĉio fluas”, kaj ĉu vi povas nei sinjoro, ke vino estas fluidaĵo?

— Li ankaŭ instruis, ke fajro estas dio, kaj tiu dio flamas sur via nazo.

— La dia Diogeno el Apolonio instruis, ke la esenco de aĵoj estas la aero, kaj ju pli varma estas la aero, des pli perfektajn estaĵojn ĝi kreas, kaj el la plej varma naskiĝas la animoj de saĝuloj. Ĉar aŭtune venas malvarmo, vera saĝulo devas varmigi sian animon per vino… Vi ja ne povas ankaŭ nei, sinjoro, ke kruĉo eĉ da akva vino el apud Kapuo aŭ Telezio disportas varmon al ĉiuj ostoj de la pereema homa korpo.

— Chilo Chilonides, kie estas via patrujo?

— Apud Ponto Euksino. Mi devenas el Mezembrio.

— Chilo Chilonides, vi estas granda!

— Kaj nerekonita! — aldonis melankolie la saĝulo.

Vinicius tamen denove senpacienciĝis. Kiam la espero ek-