Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

brilis al li, li volus, ke Chilo tuj ekiru serĉi, kaj la tuta interparolo ŝajnis al li vana perdo de la tempo, pro kiu li estis kolera kontraŭ Petronius.

— Kiam vi komencos la serĉadon? — li diris, turnante sin al la greko.

— Mi jam ĝin komencis — respondis Chilo. — Eĉ kiam mi estas ĉi tie, kiam mi respondas al viaj afablaj demandoj, mi ankaŭ serĉas. Havu nur fidon, nobla tribuno, kaj sciu, ke se vi perdus ligilon de ŝuo, mi scius retrovi la ligilon, aŭ tiun, kiu sur strato ĝin levis.

— Ĉu oni uzis vin jam al similaj servoj? — demandis Petronius.

La greko suprenlevis la okulojn.

— Tro malalte oni taksas hodiaŭ virton kaj scion — tial eĉ filozofo estas devigata serĉi aliajn vivrimedojn.

— Kiaj estas la viaj?

— Ĉion scii kaj servi per informoj al tiuj, kiuj ilin deziras.

— Kaj kiuj ilin pagas?

— Ha, sinjoro, mi bezonas aĉeti skribiston. Alia mia saĝeco mortos kun mi.

— Se vi ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj.

— Modesteco malpermesas al mi ilin glori. Sed pensu, sinjoro, ke hodiaŭ ne ekzistas plu tiaj bonfarantoj, kiaj grandnombre ekzistis antaŭe, kaj al kiuj surŝuti per oro merititon estis tiel agrable, kiel gluti ostron el Puteolo. Ne miaj meritoj estas malgrandaj, sed la homa dankemo estas malgranda. Iafoje, se forkuras altvalora sklavo, kiu lin retrovas, se ne la sola filo de mia patro? Se sur la muroj aperas surskriboj kontraŭ la dia Poppaea, kiu malkovras la aŭtorojn? Kiu elserĉas ĉe librovendistoj versaĵon kontraŭ la cezaro? Kiu konigas, kion oni parolis en la domoj de senatanoj kaj kavaliroj? Kiu portas leterojn, kiujn oni ne volas konfidi al sklavoj, kiu aŭskultas novaĵojn ĉe la pordoj de barbiroj, antaŭ kiu ne havas sekretojn vinvendistoj kaj bakistoj, al kiu fidas sklavoj, kiu scias travidi ĉiun domon de l’ atrium ĝis la ĝardeno? Kiu konas ĉiujn stratojn, vojetojn, kaŝejojn, kiu scias, kion oni parolas en vaporbanejoj, en cirkoj, sur foirplacoj, en lernejoj de skermistoj, en budoj de sklavvendistoj kaj eĉ en sablejoj?…

— Je dioj! sufiĉe, nobla saĝulo! — ekkriis Petronius — aŭ ni dronos en viaj meritoj, virto, saĝeco kaj elokventeco. Sufiĉe! ni volis scii, kiu vi estas, kaj ne scias.