Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas.

— Corbulo ne estas malsaĝa.

— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi.

Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano.

Petronius denove malfermis la okulojn.

Lia sano!… Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdadis la sentopovon, ke alportata matene en banejon, li demandadis: „ĉu mi sidas?” Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies filo estis tiu Asklepioso: de Arsinoo, aŭ de Koronido, kaj se la patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun garantii eĉ pri sia propra patro!

En tiu ĉi momento Petronius komencis ridi, post kio li kontinuis:

— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial? jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj dungas sin al vojaĝantoj ĉe Porta Capena. Krom Asklepioso mi havis rilatojn ankaŭ kun Asklepiadesoj, kiam lastjare mi malsanis iom je la veziko. Ili pasigadis por mi noktojn en templo. Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni devas havi tiom da saĝo, por scii distingi inter iluzioj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hypocaustum per cedra ligno, surŝutita per ambro, ĉar mi preferas en la vivo belajn odorojn, ol malbelajn. Koncerne Cyprian, al kiu vi min ankaŭ rekomendis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino! Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, vi ankau portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.

— Jes — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de l’ partoj, sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite, kelkan