Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la tepidarium — kiam subite el post la kurteno montriĝis nomenclator, anoncante viziton de juna Marcus Vinicius, ĵus veninta el Malgranda Azio.

Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aga fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj, [1] kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis super ĉio.

— Saluton al Petronius — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidarium; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepioso kaj Cypria, ĉar sub la gardo de ili ambaŭ nenio malbona povas al vi okazi.

— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post la milito — rediris Petronius, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo el carbassus, per kiu li estis cirkaŭvolvita. Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis iam en Bitinion?

Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Ĝi prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li.

— Mi estis foje en Herakleo — respondis Vinicius. — Corbulo sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn.

— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolhido, por kiu mi fordonus ĉiujn ĉi-tieajn eksedzinojn, ne esceptante Poppaean. Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna Arulanus, hejme iradas ankoraŭ kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri io alia.

— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus igi malvenka.

— Corbulo! je Bakho! li estas vera dio de milito, vera

  1. Nomo de gentoj