Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO I

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleatechium, t.e. la lasta banfako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita, kun okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiel senegala, ke Otho mem ne povus kompari sin kun li — kaj vera, kiel oni lin nomis — arbiter elegantiarum.

La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la ephebia okazis speciale interesaj luktoj. Cetere li havis en sia insula propran banejon, kiun la fama kompaniano de Severus, Celer, plivastigis por li, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eksterordinara gusto, ke laŭ Nero mem ili superis la cezaran, kvankam la cezara banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.

Post tiu festeno, dum kiu, enuigita per arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus kaj Senecio la diskuton: ĉi virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj banistoj ĵus metis lin sur cipresan mensa, kovritan per neĝblanka egipta byssus, kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la laconicum kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.

Sed post certa tempo li ekparolis, kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero, kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis, ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin