Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XIV

Dum kelkaj sekvintaj tagoj Chilo nenie montris sin. Vinicius, kiu, de kiam li eksciis de Acte, ke Ligia lin amis, centfoje pli deziris ŝin retrovi, komencis mem serĉi ŝin, ne volante, kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la cezaro, konsumata de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.

Senefikaj restis fine oferoj, farataj en temploj, preĝoj kaj votoj, same kiel kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn oni aplikis en la ekstrema malespero. Post semajno la infano mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. La cezaro, kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, frenezis nun de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun signoj de bedaŭro kaj kunsento, li volis neniun vidi. La senato kunvenis en eksterordinara kunsido, dum kiu la mortinta infano estis proklamita diino; oni decidis konstrui al ŝi templon kaj difinis por ĝi apartan pastron. Oni faris ankaŭ en alian temploj novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni fandis ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis la cezaro, ploris kun li, etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, amuzis sin per la eksterordinara spektaklo.

Petroniuson maltrakviligis tiu ĉi morto. Oni sciis jam en la tuta Romo, ke Poppaea atribuas ĝin al sorĉoj. Post ŝi ripetis ĉi tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumanier povis pravigi la senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis senhelpaj, kaj la sorĉfaristoj, tremantaj pri sia vivo, kaj la popolo. Petronius estis nun kontenta, ke Ligi forkuris; ĉar tamen li ne deziris malbone al Aulusoj, kaj deziris bone al si mem kaj la Vinicius, tial, kiam oni forigis la cipreson, fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto, aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi, kiagrade Nero inklinas kredi la famojn pri sorĉoj, kaj kontraŭagi sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.