Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li supozis ankaŭ, konante Neron, ke tiu ĉi, se li eĉ ne ekkredis je sorĉoj, ŝajnigos, ke li kredas, tiel por trompi la propran doloron, kiel por venĝi kontraŭ iu ajn, kaj fine, por kontraŭagi supozojn, ke la dioj komencas lin puni por liaj krimoj. Petronius ne kredis, ke Nero povis ami eĉ la propran infanon vere kaj profunde, kvankam li amis ĝin flame, li estis tamen certa, ke la cezaro troafektos la doloron. Li ne eraris, vere. Nero aŭskultis konsolojn de senatanoj kaj kavaliroj valiroj kun ŝtona vizaĝo, kun okuloj, fiksitaj sur unu punkto, kaj oni vidis, ke se li eĉ efektive suferas, li tamen pensas samtempe pri tio, kian impreson lia doloro faras je la ĉeestantoj, li pozas samtempe je Niobo kaj faras spektaklon de patra funebro, kiel ĝin farus komedianto sur scenejo. Li eĉ ne sciis ĉe tio persisti en la silenta kaj kvazaŭ ŝtonrigida doloro, ĉar iafoje li faris gestojn, kvazaŭ li ŝutus sur la kapon polvon de la tero, iafoje ĝemis obtuze, kaj ekvidinte Petroniuson, levis sin subite kaj per tragika voĉo komencis voki tiel, ke ĉiuj povu lin aŭdi:

Eheu! Ankaŭ vi kulpas pri ŝia morto! Laŭ via konsilo eniris inter tiujn ĉi murojn la malbona spirito, kiu per unu rigardo elsuĉis la vivon el ŝia brusto… Ve al mi! kaj prefere miaj okuloj ne estus vidintaj la lumon de Helioso… Ve al mi! eheu! eheu!

Kaj laŭtigante ĉiam pli la voĉon, li ŝanĝis ĝin en malesperan krion, sed Petronius en tiu sama momento decidis riski ĉion per unu ĵeto de kubo, sekve, etendinte la manon, li deŝiris rapide silkan tukon, kiun Nero ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo, kaj metis ĝin sur lian buŝon.

— Sinjoro! — li diris gravtone — bruligu Romon kaj la mondon pro doloro, sed konservu al ni vian voĉon!

Ekmiregis la ĉeestantoj, ekmiregis momente Nero mem, nur Petronius sola restis neŝancelita. Li sciis treege bone, kion li faras. La ja memoris, ke al Terpnos kaj Diodorus estis ordonite simple kovri la buŝon de la cezaro, se li, laŭtigante la voĉon, elmetus ĝin al ia ajn danĝero.

— Cezaro — li parolis plu kun tiu sama graveco kaj malgajeco — ni suferis grandegan perdon, restu al ni almenaŭ tiu ĉi konsola trezoro!

La vizaĝo de Nero ektremis kaj post momento larmoj ekfluis el liaj okuloj, subite li apogis la manojn sur la ŝultrojn de Petronius kaj, metinte la kapon sur lian bruston, komencis ripeti meze de plorĝemoj: