Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en Kristo.” Mi do demandis: „Vi ekkonis min laŭ la signo?” Li diris: „Jes, kaj paco estu kun vi.” Tiam mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis. Lia mastro, tiu Pansa, estas mem liberigito de la granda Pansa kaj venigas per Tibro ŝtonojn en Romon, kiujn sklavoj kaj dungitoj elŝarĝas el flosoj kaj portas al konstruataj domoj nokte, por ne bari la stratan movadon. Inter ili laboras multaj kristanoj kaj lia filo, sed ĉar la laboro superas liajn fortojn, tial li volis lin elaĉeti. Sed Pansa preferis reteni tiel la monon, kiel la sklavon. Tiel parolante, li komencis plori, kaj mi miksis miajn larmojn al la liaj, kion mi faris facile pro la boneco de mia koro kaj pro ŝirdoloro en la piedoj, kiun mi ricevis pro troa irado. Mi komecis ĉe tio plendi, ke veninte antaŭ kelkaj tagoj el Neapolo, mi konas neniun el la fratoj kaj ne scias, kie ili kunvenas por kune preĝi. Li ekmiris, ke la kristanoj el Neapolo ne donis al mi leterojn al la romaj fratoj, sed mi diris al li, ke oni ilin ŝtelis de mi en la vojo. Tiam li diris, ke mi venu nokte al la riverbordo, kaj li konatigos min kun la fratoj, kiuj kondikos min en la preĝodomojn kaj al la ĉefuloj, kiuj regas la kristanan komunumon. Ekaŭdinte ĉi tion, mi tiel ekĝojis, ke mi donis al li sumon, bezonan por elaĉeti lian filon, esperante, ke la grandanima Vinicius duoble ĝin al mi redonos.

— Chilo — interrpomis Petronius — en via rakonto mensogo naĝas sur la supraĵo de la vero, kiel olivoleo sur akvo. Vi alportis gravajn sciigojn, ĉi tion mi ne neas. Mi eĉ asertas, ke granda paŝo estas farita por retrovi Ligian, sed vi ne grasigu per mensogo viajn novaĵojn. Kiel nomas sin la maljunulo, de kiu vi eksciis, ke la kristanoj ekkonas sin reciproke per la signo de fiŝo?

— Euricius, sinjoro. Kompatinda, malfeliĉa maljunulo! Li memorigis al mi Glaucuson la kuraciston, kiun mi defendis kontraŭ la rabistoj, kaj per tio ĉi li ĉefe kortuŝis min.

— Mi kredas, ke vi konatiĝis kun li kaj ke vi scios elprofiti tiun ĉi konatecon, sed monon vi al li ne donis. Vi ne donis al li eĉ ason, vi min komprenas! Vi nenion donis!

— Sed mi helpis al li porti la sitelojn kaj parolis pri lia filo kun plej granda kunsento. Jes, sinjoro! kio povas kaŝi sin de la penetremo de Petronius? Do, mi ne donis al li monon, aŭ, pli ĝuste, mi donis ĝin al li, sed en la animo, en la menso, kio, se li estus vera filozofo, devus al li sufiĉi… Kaj mi donis tial, ke mi konsideris tian agon necesa kaj utila, ĉar pensu, sinjoro, kiel ĝi tuj favorigus al mi ĉiujn kristanojn,