Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.

— Vere — diris Petronius — kaj vi devis ĝin fari.

— Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.

Petronius turnis sin al Vinicius:

— Ordonu elkalkuli al li kvin mil sestercojn, ksed en la amino, en la menso…

— Mi donos al vi servanton, kiu portos la bezonan sumon, kaj vi diros al Euricius, ke la servanto estas via sklavo, kaj en lia ĉeesto vi transdonos al li la monon. Ĉar tamen vi alportis gravan sciigon, saman sumon vi ricevos por vi mem. Venu preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.

— Jen vera cezaro! — diris Chilo. — Permesu, sinjoro, ke mi dediĉos al vi unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ, ke hodiaŭ vespere mi venos sole por preni la monon, ĉar Euricius diris al mi, ke on elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj novajn oni alnaĝigos el Ostio nur post kelkaj tagoj. Paco estu kun vi! Tiel adiaŭas sin la kristanoj… Mi aĉetos al mi sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. Pax vobiscum!… pax!… pax!…