Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XV

Petronius al Vinicius:

„Per fidata sklavo mi sendas al vi el Antiumo tiun ĉi leteron, al kiu, mi esperas, vi respondos per la sama sklavo sen troa prokrasto, kvankam via mano pli kutimas al glavo kaj lanco, ol al plumo. Mi lasis vin sur bona vojo kaj plenan de espero, do mi kredas, ke aŭ jam vi la dolĉan pasion kvietigis en la brakoj de Ligia, aŭ kvietigos ĝin, antaŭ ol vera vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho mia Vinicius! Estu al vi majstrino la ora diino de Cipro, kaj vi estu majstro al tiu liga Aŭroro, kiu forkuras de la suno de amo. Memoru ankaŭ ĉiam, ke marmoro mem per si, eĉ plej multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi nur ricevas, kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Tia skulptisto estu vi, carissime! Ami ne estas sufiĉe, oni devas scii ami kaj oni devas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo ĝuste per tio de ili distingiĝas, ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante, scias tion, la tutan ĝian dian valoron klare konscias en penso, kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Plurfoje, kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke vi eĉ eble pli bone elektis, ke ne la cezara kortego, sed milito kaj amo estas la du solaj aferoj, por kiuj valoras naskiĝi kaj vivi.

En milito vi estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj se vin interesas, kio okazas en la cezara kortego, mi sciigos vin pri tio de tempo al tempo. Jen ni sidas en Antiumo kaj flegas nian ĉielan voĉon, ni sentas ĉiam egalan malamon al Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajojn, por prezentiĝi publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante grekoj, pli bone scios nin taksi, ol la lupa idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibro. Homoj alkuros el Bajoj, el Pompeo, el Puteolo, el Kumoj, el Stabioj, ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio ĉi kuraĝigos nin al la intencata iro en Ahajon.

Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ priploras. Ni kantas himnojn, komponitajn de ni mem, tiel belege, ke sirenoj pro envio kaŝis sin en plej profundajn kavernojn de Amfitrito. Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj,

128