Tiucele li iris vespere al Euricius, pri kiu li sciis, ke li estas tutanime sindona al li kaj faros ĉion, por lin helpi. Estante tamen laŭnature singardema, li neniel intencis konfidi al li siajn verajn planojn, kiuj cetere malkaŝe kontrastus kun la kredo de la maljunulo pri la virto kaj pieco de Chilo. Li volis havi pretajn al ĉio homojn kaj nur kun ili pritrakti la aferon tiel, ke ili, pro si mem, konservu ĝin eterne en sekreto.
La maljuna Euricius, elaĉetinte sian filon, luis unu el tiuj malgrandaj butiketoj, kiuj svarmis apud la granda cirko, por vendadi tie olivoleon, fabon, senfeĉajn kukojn kaj akvon, dolĉigitan per mielo, al rigardantoj, venantaj al vetkuroj. Chilo trovis lin hejme, aranĝantan la butikon kaj, salutinte lin en la nomo de Kristo, komencis paroli pri la afero, kiu lin ĉi tien venigis. Jen, farinte al ili komplezon, li esperas ke ili repagos al li per dankemo. Li bezonas du aŭ tri homojn, fortajn kaj kuraĝajn, por forturni danĝeron, kiu minacas ne sole al li, sed al ĉiuj kristanoj. Li estas, vere, malriĉa, ĉar preskaŭ ĉion, kion li havis, li donis al Euricius, tamen tiajn homojn li rekompencus por iliaj servoj, kondiĉe, ke ili fidu al li kaj plenumu fidele ĉion, kion li ordonos al ili plenumi.
Euricius kaj lia filo, Quartus, aŭskultis lin, kiel sian bonfarinton, preskaŭ surgenue. Ili ambaŭ deklaris ankaŭ, ke ili estas pretaj plenumi ĉion, kion li postulos de ili, kredante, ke homo tiel sankta ne povus postuli agojn, kiujn ne harmonius kun la instruo de Kristo.
Chilo certigis ilin, ke tiel estas kaj, levinte supren la okulojn, ŝajnis preĝi, dum efektive li pripensis, ĉu ne estos bone akcepti ilian oferon, kiu povus ŝpari al li la mil sestercojn. Sed post momenta pripenso li malakceptis ĝin. Euricius estis maljunulo, ne tiom eble premita de la aĝo, kiom de zorgoj kaj malsano, Quartus estis nur deksesjara, Chilo dume bezonis homojn lertajn, kaj antaŭ ĉio fortajn. Koncerne la mil sestercojn, li esperis, ke dank’ al ideo, kiu al li venis, li sukcesos ĉiuokaze ŝpari el ili grandan parton.
Ili insistis dum kelka tempo, sed kiam li decide rifuzis, ili cedis. Quartus diris tiam:
— Mi konas bakiston Demason, sinjoro, ĉe kies muelŝtonoj laboras sklavoj kaj dungitoj. Unu el tiuj dungitoj estas tiel forta, ke li povas egali ne du, sed kvar homojn, ĉar mi mem vidis, kiel li levis ŝtonegojn, kiujn kvar viroj ne povis movi de la loko.
— Se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj,