Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XVII

Por Chilo efektive estis grave forigi Glaucuson, kiu, kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion Chilo rakontis al Vinicius, granda parto estis vera. Li konis iam Glaucuson, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis de la familio, havaĵo kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agoniantan ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaucus resaniĝos de la vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicius teruris lin ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo antaŭ Glaucus kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio, kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronius. Konsiderinte ĉi tion, Chilo ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn, ol grandajn, kaj kvankam lia timema naturo retenis sin iom kontraŭ sangaj rimedoj, li tamen akceptis kiel nepran mortigi Glaucuson per fremdaj manoj.

Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicius. Pasigante plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn, kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj, elflarinte ĉe li monon, komencus la laboron de li mem, aŭ, ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka tempo Chilo abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj kune terurajn figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburra, aŭ en Transtibro. Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al li pli honestaj, ol aliaj, li decidis turni sin al ili kaj prezenti la aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ pro fervoro.

138