Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri ĝi al tiu dormolulata urbo. Estis en tio io kortuŝa kaj kune solena. La laboristo ploris, kaj kiam Chilo komencis ĝemi kaj plendi, ke en la momento de l’ morto de la Savinto ĉeestis neniu, kiu lin defendus, se ne de la krucumo, tiam almenaŭ de la ofendoj de la soldatoj kaj judoj — la grandegaj pugnoj de la barbaro kunpremiĝis pro dolor kaj subpremata furiozo. La morto nur movis lian koron, sed ĉe la penso pri tu popolaĉo, mokanta la najlitan al la kruco ŝafidon, ribelis lia animo de simplulo kaj ekregadis lin sovaĝa venĝo-deziro.

Kaj Chilo demandis subite:

— Urbano ĉu vi scias, kiu estis Judaso?

— Mi scias, mi scias! sed li pendiĝis! — ekkriis la laboristo.

Kaj en lia voĉo estis kvazaŭ bedaŭro, ke la perfidulo mem punis sian krimon kaj ne povas jam trafi en liajn manojn.

Sed Chilo parolis plu:

— Se li tamen ne estus pendiĝinta kaj se iu el la kristanoj renkontus lin sur kontinento aŭ sur maro, ĉu li ne devus venĝi la suferon, sangon kaj morton de la Savinto?

— Kiu ne venĝus, patro!

— Paco estu kun vi, fidela servanto de la Ŝafido. Jes! Ni rajtas pardoni malbonagojn, faritajn al ni, kiu rajtas tamen pardoni la malbonagon kontraŭ Dio? Sed kiel serpento naskas serpenton, kiele malbono malbonon kaj perfido perfidon, tiel el la veneno de Judaso naskiĝis alia perfidulo, kaj kiel la unua transdonis al la judoj kaj romaj soldatoj la Savinton, tiel ĉi tiu, kiu vivas inter ni, intencas transdoni liajn ŝafojn al lupo, kaj, se neniu kontraŭagos la perfidon, se neniu polvigos antaŭtempe la kapon de la serpento, nin ĉiujn atendas pereo kaj kune kun ni pereos la gloro de la Ŝafido.

La laboristo rigardis lin kun grandega maltrankvilo, kvazaŭ ne konsciigante al si tion, kion li aŭdis, kaj la greko, kovrinte la kapon per la rando de sia mantelo, komencis ripeti per voĉo, kvazaŭ venanta el sub la tero:

— Ve al vi, servantoj de la vera Dio, ve al vi, kristanoj kaj kristaninoj!

— Kaj denove sekvis silento, denove oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero.

— Patro — demandis fine la laboristo — kiu estas tiu perfidulo?

Chilo mallevis la kapon. Kiu estas tiu perfidulo? Filo de