Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Judaso, filo de lia veneno, kiu ŝajnigas sin kristano kaj vizitas la preĝodomojn nur tial, por akuzi la fratojn antaŭ la cezaro, ke ili ne volas konfesi la cezaron, ke ili venenas fontanojn, murdas infanojn kaj volas detrui la urbon tiel, ke ne postrestu ŝtono sur ŝtono. Jen post kelkaj tagoj estos ordonite al la pretorianoj, ke ili malliberigu ĉiujn maljunulojn, virinojn kaj infanojn kaj konduku ilin je pereo, same kiel oni kondukis je morto la sklavojn de Pedanius Secundus. Kaj ĉion tion faris tiu dua Judaso. Sed se la unuan neniu punis, se neniu venĝis kontraŭ li, se neniu defendis Kriston en la horo de lia martirigo, kiu volos puni tiun ĉi perfidulon, kiu polvigos la serpenton, antaŭ ol la cezaro lin elaŭskultos, kiu defendos de pereo la fratojn kaj la kredon je Kristo?

Kaj Urbano, kiu ĝis tiam sidis sur la ŝtona ĉebordaĵo, leviĝis subite kaj diris:

— Mi tion faros, patro.

Chilo leviĝis ankaŭ, rigardis dum momento la vizaĝo de la laboristo, lumigitan de la lunbrilo, poste, etendinte la brakon, metis malrapide la manon sur lian kapon.

— Iru inter la kristanojn — li diris solene — iru en la preĝodomon kaj demandu la fratojn pri Glaucus, la kuracisto, kaj kiam oni montros lin al vi — en la nomo de Kristo, mortigu!…

— Pri Glaucus?… — ripetis la laboristo, kvazaŭ volante fiksi ĉi tiun nomon en sia memoro.

— Ĉu vi konas lin?

— Me, mi ne konas. Miloj da kristanoj estas en la tuta Romo, kaj ne ĉiuj konas sin reciproke. Se morgaŭ en Ostriano kunvenos nokte la fratoj kaj fratinoj, ĉiuj senescepte, ĉar venis la granda apostolo de Kristo, kiu tie instruos, kaj la fratoj montros al mi Glaucuson.

— En Ostriano? — demandis Chilo. — Tio ja estas ekster la urbaj pordegoj. La fratoj kaj ĉiuj fratinoj? nokte? ekster la pordegoj, en Ostriano?

— Jes patro. Tio estas nia tombejo, inter Via Salaria kaj Nomentana. Ĉu vi ne sciis, ke tie instruos la granda apostolo?

— Mi ne estis hejme dum du tagoj, tial mi ne ricevis lian leteron kaj mi ne sciis, kie estas Ostriano, ĉar antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon. Sed tiel estas! kaj se Kristo tiel vin inspiris, iru nokte, mia filo, en Ostrianon, elserĉu tie inter la fratoj Glaucuson kaj