Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mortigu lin dum la reveno al la urbo, por kio pardonitaj estos al vi ĉiuj pekoj. Kaj nun paco estu kun vi…

— Patro…

— Mi aŭskultas vin, servante de la Ŝafido.

Sur la vizaĝo de la laboristo bildiĝis embarasiteco. Jen antaŭ nelonge li mortigis homon, eble eĉ du homojn, kaj la instruo de Kristo malpermesas mortigi. Li ne mortigis ilin tamen por defendi sin mem, ĉar ankaŭ tio ĉi estas malpermesita! Li ne mortigis, Dio gardu, por profito… La episkopo mem donis al li fratojn, ke ili lin helpu, sed mortigi li malpermesis, li tamen malgraŭvole mortigis, ĉar Dio punis lin per tro granda forto… Kaj nun li ege pensas… La aliaj kantas ĉe la muelŝtonoj, sed li, malfeliĉa, pensis pri sia peko, pri la ofendo de la Ŝafido. Kiom li jam preĝis, kiom li ploris! Kiom li petis pardonon de la Ŝafido! Kaj ĝis nun li sentas, ke li ne pentis sufiĉe… Nun denove li promesis mortigi la perfidulon… Bone! Nur la proprajn ofendojn oni rajtas pardoni, do li mortigos lin, eĉ antaŭ la okuloj de ĉiuj fratoj kaj fratinoj, kiuj morgaŭ estos en Ostriano. Sed Glaucus estu antaŭe kondamnita de la ĉefuloj de l’ frataro, de la episkopo aŭ de la apostolo. Mortigi ne estas malfacile, kaj mortigi perfidulon estas eĉ agrable, kiel mortigi lupon aŭ urson, sed se Glaucus pereus senkulpe? Kiel preni sur sian konsciencon novan mortigon, novan pekon kaj novan ofendon de la Ŝafido?

— Por juĝo mankas tempo, mia filo — respondis Chilo — ĉar la perfidulo rekte el Ostriano iros al la cezaro, en Antiumon, aŭ rifuĝos en la domon de unu patricio, kies pagato li estas, sed jen mi donos al vi signon; kiam vi montros ĝin post la mortigo de Glaucus, tiel la episkopo, kiel la apostolo benos vian faron.

Dirinte ĉi tion, li eligis moneron, poste komencis serĉi ĉe sia zono tranĉilon, kaj trovinte ĝin, skrapis per la akraĵo sur la sesterco la signon de kruco kaj donis la moneron al la laboristo.

— Jen la verdiktoje Glaucus kaj signo por vi. Kiam, foriginte Glaucuson el la mondo, vi montros ĝin al la episkopo, li absolvos al vi ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun vi malgraŭvole plenumis.

La laboristo etendis la manon por preni la moneron, sed, havante tro freŝe en la memoro la unuan mortigon, li spertis kvazaŭ senton de timo.