Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havis kontraŭ ŝi, malaperis. Por tiu ĉi ĝojo li pardonis al ŝi ĉiujn kulpojn. Li pensis nur pri ŝi, kiel pri kara kaj dezirata persono, kaj li havis la impreson, kvazaŭ ŝi estus revenonta post longa vojaĝo. Li sentis la deziron kunvoki siajn sklavojn kaj ordoni al ili ornami la domon per girlandoj. Li ne havis en ĉi tiu momento koleron eĉ kontraŭ Ursus. Li estis preta ĉion al ĉiuj pardoni. Chilo, al kiu ĝis nun, malgraŭ la servoj de la greko, li sentis certan abomenon, la unuan fojon ekŝajnis al li homo amuza kaj kune neordinara. Lumiĝis lia domo, lumiĝis liaj okuloj kaj lumiĝis la vizaĝo. Li komencis denove senti la junecon kaj la plezuron de la vivo. La iama malserena sufero ne lasis lin ankoraŭ sifuĉe mezuri, kiel li amis Ligian. Li ekkomprenis tion nur nun, kiam li esperis ŝin havi. La sopiro je Ligia vekiĝis nun en li, kiel printempe vekiĝas la tero, varmigita de la suno, sed liaj dezirsentoj estis nun kvazaŭ malpli blindaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ pli ĝojaj kaj kortuŝaj. Li ankaŭ sentis en si energion sen limo kaj estis konvinkita, ke kiam li nur ekvidos Ligian per la propraj okuloj, ne reprenos ŝin de li ĉiuj kristanoj de la tuta mondo, nek eĉ la cezaro mem.

Chilo tamen, kuraĝigita per lia ĝojo, prenis la voĉon kaj komencis doni al li konsilojn. Laŭ li oni devis ne konsideri ankoraŭ la aferon gajnita kaj agi kun plej grand gardemo, sen kiu la tuta laboro povus iĝi senfrukta. Li ankaŭ petege admonis Viniciuson, ke tiu ĉi ne forkaptu Ligian el Ostriano. Ili devas tien iri kan kapuĉoj sur la kapoj, kun vualitaj vizaĝoj kaj kontentiĝi per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo. Nur kiam ili ekvidos Ligian, plej sendanĝere estos sekvi ŝin, vidi, en kiun domon ŝi eniras, kaj morgaŭ, je la tagiĝo, ĉirkaŭigi ĝin per amaso da sklavoj kaj forpreni ŝin en luma tago. Ĉar ŝi estas garantiulino kaj apartenas, ĝuste al la cezaro, oni povas tion fari, ne timante la leĝan persekuton. En la okazo, se ili ŝin ne trovus en Ostriano, ili sekvos Ursuson kaj la efiko estos sama. En la tombejon ili ne povas iri kun granda nombro da homoj, ĉar ili povus facile turni al si atenton, kaj tiam la kristanoj bezonus nur estingi ĉiujn lumojn, kiel ili faris ĉe la unua forkapto, kaj disiĝi aŭ kaŝi sin en la mallumo, en kaŝejojn, konatajn nur de ili mem. Aliflanke, ili devas sin armi kaj, kio estas eĉ pli konsilinda, kunpreni du homojn fidindajn kaj fortajn, por eventuale havi ilin kiel defendantojn.

Vinicius konfesis lin tute prava kaj rememorante ankaŭ la