Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsilojn de Petronius, ordonis al siaj sklavoj, ke ili venigu al li Croton. Chilo, kiu konis ĉiujn en Romo, multe trankviliĝis, aŭdante la nomon de la fama atleto, kies superhoman forton li plurfoje admiris sur areno, kaj deklaris ke li iros en Ostrianon. La sako, plena de aurei, ŝajnis al li pli facile akirable kun la helpo de Croto.

Li sidiĝis do kun esperplena menso al la tablo, al kiu post ia tempo alvokis lin la estro de la atrium. Dum la manĝado li rakontis al sklavoj, ke li havigas al ilia mastro mirindan ŝimarĵon, per kiu sufiĉas ŝmiri la hufojn de plej sentaŭgaj ĉevaloj, ke ili restigu malproksime post si ĉiujn aliajn. Prepari ĉi tiun ŝmiraĵon instruis lin unu kristano, ĉar la kristanaj ĉefuloj estas multe pli lertaj en sorĉoj kaj mirakloj, ol eĉ la tesalianoj, kvankam Tesalio famas pro siaj sorĉistinoj. La kristanoj havas al li grandegan fidon, kaj kial ili ĝin havas, facile divenos ĉiu, kiu scias, kion signifas la fiŝo. Tiel interparolante, li atente rigardis la vizaĝojn de la sklavoj, esperante, ke li eble malkovros inter ili kristanon kaj sciigos pri li al Vinicius. Kiam tamen tiu ĉi espero montriĝis vana li komencis manĝi kaj trinki treege abunde, ne avarante laŭdojn al la kuiristo kaj certigante, ke li klopodos aĉeti lin de Vinicius. Lian gajecon konfuzis sole la penso, ke nokte li devos iri en Ostrianon, li konsolis sin tamen, ke li iros alivestita, en mallumo, kaj en la societo de du homoj, el kiuj unu, kiel fortegulo, estas idolo de la tuta Romo, kaj la alia — patrico kaj alta armea oficisto. „Se ili eĉ rekonus Viniciuson — li parolis al si — ili ne kuraĝos levi kontraŭ lin la manon, kaj koncerne min, ili estos saĝaj, se ili ekvidos eĉ la pinton de mia nazo.”

Poste li komencis rememori la interparolon kun la laboristo kaj tiu ĉi rememorado plenigis lin per nova espero. Li havis nenian dubon, ke tiu laboristo estis Ursus. Li sciis el rakontoj de Vinicius kaj de tiuj, kiuj estis transkondukantaj Ligian el la palaco de la cezaro, pri la eksterordinara forto de tiu homo. Kaj ĉar ĉe Euricius li demandis pri homoj escepte fortaj, estis nenio mirinda, ke oni montris al li Ursuson. Poste la konfuzo kaj ekscito de la laboristo ĉe la aludo pri Vinicius kaj Ligia ne lasis dubi, ke tiuj ĉi personoj special lin interesas; la laboristo menciis ankaŭ pri pento pro mortigo de homo, kaj Ursus mortigis ja Atacinuson; fine la aspekto de la laboristo tute konformis al tio, kion Vinicius rakontis pri la ligo. Sole la ŝangita nomo povis nur veki dubon, sed Chilo jam sciis,