Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

alvokantajn sian dion per kanto ne tial, ke ili volis plenumi per tio iun fiksitan riton, sed el la koro, el tia vera sopiro al li, kian povas havi infanoj al sia patro aŭ patrino. Oni devus esti blinda, por ne rimarki, ke tiuj homoj ne nur adoris sian Dion, sed ankaŭ amis lin tutanime, kaj tion ĉi Vinicius vidis ĝis nun en neniu lando, en neniuj ritoj, en neniu templo, ĉar en Romo kaj en Grekujo tiuj, kiuj observis ankoraŭ la kulton al la dioj, faris tion por sekurigi al si ilian helpon, aŭ pro timo, sed al neniu eĉ venis en la kapon, ke oni povus ilin ami.

Kvankam lia penso estis okupita per Ligia kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atenton, li ne povis tamen ne vidi tiujn strangajn kaj eksterordinarajn aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭ li. Dume oni alĵetis kelkajn torĉojn al la fajro, kiu verŝis ruĝan lumon sur la tombejon, malfortigante la briladon de la lanternoj, kaj en tiu sama momento el la enterigejo eliris maljunulo, vestita per mantelo kun kapuĉo, sed kun malkovrita kapo, kaj surpaŝis ŝtonon, kuŝantan proksime al la ŝtiparo.

La amaso ekbalancis sin je lia vido. Voĉoj apud Vinicius komencis flustri: „Petrus! Petrus!…” Kelkaj surgenuiĝis, aliaj etendis al li la brakojn. Sekvis silento tiel profunda, ke oni aŭdis ĉiun karbopeceton, falantan de la torĉoj, malproksiman radbruon de la Nomentana vojo kaj murmuradon de vento en kelkaj pinioj, kreskantaj apud la tombejo.

Chilo klinis sin al Vinicius kaj flustris:

— Jen li! la unua disĉiplo de Kristo, la fiŝkaptisto!

La maljunulo levis supren la manon kaj per la signo de kruco benis la kunvenintojn, kiuj tiufoje falis sur la genuojn. La kunuloj de Vinicius kaj li mem, ne volante sin perfidi, sekvis la ekzemplon de la iliaj. la juna viro komence ne povis konsciigi al si siajn impresojn, ĉar ŝajnis al li, ke tiu ĉi figuro, kiun li vidis antaŭ si, estas kune sufiĉe simpla kaj eksterordinara, kaj plie, ke tiu ĉi eksterordinareco venas ĝuste el ĝia simpleco. La maljunulo havis nek mitron sur la kapo, nek kverkfolian krono ĉirkaŭ la tempioj, nek palmon en la mano, nek oran tabulon sur la brusto, nek veston stelbroditan aŭ blankan, unuvorte neniun el tiuj insignoj, kiujn portadis pastroj orientaj, egiptaj, grekaj, aŭ romaj. Kaj denove frapis Viniciuson tiu sama diferenco, kiun li sentis, aŭskultante la kristanajn kantojn, ĉar ankaŭ tiu ĉi „fiŝkaptisto” ekŝajnis al li ne iu ĉefpastro, lerta en ceremonioj, sed kvazaŭ simpla, aĝa