Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj treege respektinda atestanto, kiu venas de malproksime, por rakonti pri iu vero, kiun li vidis, kiun li tuŝis, kiun li ekkredis, kiel oni kredas evidentaĵon, kaj ekamis ĝuste pro tio, ke li ekkredis. Estis ankaŭ en lia vizaĝo tia forto de konvinko, kian posedas la vero mem. Kaj Vinicius, kiu, estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo, subiĝis tamen al ia febra scivolo, kio do elfluos el la buŝo de tiu kunulo de la mistera „Chrestus” kaj kia estas tiu instruo, kiun konfesas Ligia kaj Pomponia Graecina.

Dume Petro komencis paroli kaj parolis unue kiel patro, kiu admonas siajn infanojn kaj instruas, kiel ili devas vivi. Li ordonis al ili, ke ili rezignu luksojn kaj voluptojn, ke aliflanke ili amu mariĉecon, ĉastajn morojn, veron, ke ili elportadu pacience faratajn al ili maljustaĵojn kaj persekutojn, obeu siajn estrojn kaj ĉefulojn, gardu sin de perfido, hipokriteco kaj klaĉamo, kaj fine, ke ili donadu ekzemplon tiel unu al alia inter si, kiel eĉ al la idolanoj. Viniciuson, por kiu estis bona ĉio, kio povus revenigi al li Ligian, kaj malbona ĉio, kio starus inter ili, kiel baro, ofendis kaj kolerigis kelkaj el tiuj konsiloj, ĉar ŝajnis al li, ke rekomendante ĉastecon kaj batalon kontraŭ la voluptodeziroj, tiu ĉi maljunulo kuraĝas per la samo ne nur mallaŭdi lian amon, sed malinklinigas Ligian de li kaj konfirmas ŝin en la kontraŭstaro. Li ekkomprenis, ke se ŝi ĉeestas inter la kunvenintoj, se ŝi aŭskultas tiujn ĉi vortojn kaj prenas ilin en la koron, ŝi devas en ĉi tiu momento pensi pri li kiel pri malamiko de ĉi tiu instruo kaj malnoblulo. Ĉe tiu ĉi penso ekkaptis lin kolero: „Kion do novan mi aŭdis, li parolis al si. Tio ĉi estas do tiu nekonata instruo? ĉiu tion scias, ĉiu tion aŭdis. Malriĉecon kaj limigon de la bezonoj rekomendas ja ankaŭ la cinikoj, virton rekomendis ja ankaŭ Sokrato, kiel aferon malnovan, sed bonan; ja iu ajn stoiko, eĉ tia Seneca, kiu havas kvincent citronlignajn tablojn, gloras moderecon, rekomendas veramon, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo, kaj ĉio tio estas jam kvazaŭ longe kuŝinta greno, kiun musoj manĝas, sed kiun homoj jam ne volas manĝi, ĉar pro malnoveco ĝi odoras ŝimon.” Kaj krom la kolero li spertis ankaŭ la senton de disreviĝo, ĉar li esperis malkovron de iaj nekonataj, sorĉaj misteroj kaj kredis almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokventco, dume li aŭdis sole vortojn treege simplajn, senigitajn de ĉiaj ornamoj. Mirigis lin nur tiu silento kaj tiu profunda atento, kun kiu la amaso aŭskultis. Sed la maljunulo parolis