Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plue al tiuj homoj, ensorĉitaj per liaj vortoj, ke ili devas esti bonaj, humilaj, justaj, malriĉaj kaj puraj, ne tial, por dum la vivo havi trankvilon, sed por post la morto vivi eterne en Kristo, en tia ĝojo, en tia gloro, florado kaj feliĉo, kiujn neniam iu atingis sur la tero. Kaj nun Vinicius, kvankam malamike agordita antaŭ momento, ne povis ne rimarki, ke tamen estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikoj, stoikoj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por ĝi senmortecon, kaj ne ian senvaloran senmortecon sub la tero, en enuo, vanteco kaj malpleno, sed grandiozan, egalan preskaŭ al la stato de l’ dioj. Li parolis pri ĝi, krome, kiel pri afero tute certa, do kontraŭ tia kredo la valoro de virto iĝadis simple senlima, kaj la sortobatoj de la vivo prezentis sin kiel io senkompare malgrava, ĉar suferi dum momento por senmezura feliĉo estas tute alia afero, ol suferi nur tial, ke tia estas la ordo de la naturo. Sed la maljunulo parolis plu, ke virton kaj veron oni devas ami pro ili mem, ĉar la plej alta bono kaj pratempa virto estas Dio, kiu do ilin amas, tiu amas Dion kaj pro tio mem iĝas Lia amata infano. Vinicius ne komprenis tion bone, li sciis tamen jam antaŭe el la vortoj, kiujn Pomponia Graecina diris al Petronius, ke tiu Dio estas laŭ la kon viko de la kristanoj unu kaj ĉiopova, kiam do nun li ekaŭdis ankoraŭ, ke Li estas ĉiobono kaj ĉiovero, li ekpensis malgraŭvole, ke kontraŭ tia Demiurgo Jovo, Saturno, Apolono, Junono, Vesto kaj Venuso aspektus kiel iu aĉa bando, en kiu misagas ĉiuj kune kaj ĉiu aparte. Sed plej granda mirego ekposedis la junan viron, kiam la maljunulo komencis instrui, ke Dio estas ankaŭ ĉioamo, kiu do amas la homojn, tiu plenumas Lian plej altan ordonon. Ne sufiĉas tamen ami la homojn de sia nacio, ĉar Dio-homo por ĉiuj verŝis sian sangon kaj inter la idolanoj trovis jam tiajn siajn elektitojn, kiel Cornelius la centuriestro, kaj ke ne sufiĉas ami tiujn, kiuj bonfaras al ni, ĉar Kristo pardonis eĉ al la judoj, kiuj transdonis Lin je morto, kaj al la romaj soldatoj, kiuj alnajlis Lin al la kruco, oni devas do al tiuj, kiuj agas al ni maljuste, ne nur pardoni, sed ami ilin kaj pagi al ili bonon por malbono; kaj ne sufiĉas ami bonulojn, sed oni devas ami ankaŭ malbonulojn, ĉar nur per amo oni povas elradikigi el ili la malbonon. Chilo ĉe tiuj ĉi vortoj ekpensis, ke lia laboro estas vane perdita kaj ke Ursus neniam en la vivo kuraĝos mortigi Glaucuson, nek en tiu ĉi nokto,