Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nek en iu alia. Li tamen tuj konsolis sin per alia konkludo, eltirita el la instruoj de la maljunulo: nome, ke ankaŭ Glaucus ne mortigos lin, se li eĉ lin malkovros kaj rekonos. Vinicius ne pensis jam tamen, ke en la vortoj de la maljunulo estas nenio nova, sed kun mirego demandis sin mem: kia Dio tio estas? Kia instruo tio estas? Kia popolo? Ĉio, kion li aŭdis, ne povis simple eniri lian kapon. Tio estis por li ia senekzempla noveco de ideoj. Li sentis, ke se li ekzemple volus sekvi ĉi tiun instruon, li devus meti sur oferŝtiparon sian pensmanieron, kutimojn, karakteron, sian tutan ĝisnunan naturon, ĉion tion bruligi en cindron kaj plenigi sin per ia tute alia vivo kaj per tute nova animo. La instruo, kiu ordonis al li ami la partojn, sirianojn, grekojn, egiptanojn, gallojn kaj britojn, pardoni malamikojn, pagi al ili bonon por malbono kaj ami ilin, ekŝajnis al li freneza, sed samtempe li havis la senton, ke tamen en ĝia frenezeco mem estas io pli potenca, ol en ĉiuj ĝisnunaj filozofioj. Li kredis, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla, kaj pro la neplenumebleco — dia. Li malakceptis ĝin en al animo, sed sentis, ke disiras de ĝi, kvazaŭ de herbejo, plena de floroj, ia kapturna odoro, kiun foje enspirinte, oni devas, kiel en la lando de l’ lotofagoj, forgesi ĉion alian nur al ĝi sopiri. Ŝajnis al li, ke estas en ĝi nenio reala kaj, kune, ke la realeco estas kontraŭ ĝi io tiel vanta, ke ne valoras haltigi ĉe ĝi la penson. Ekĉirkaŭis lin iaj spacoj, kiujn li ne antaŭdivenis, iaj gigantaĵoj, iaj nuboj. Tiu ĉi tombejo komencis lin impresi, kiel iu kunvenejo de frenezuloj, sed ankaŭ kiel loko mistera kaj terura, kie, kvazaŭ sur iu mistika kuŝejo, naskiĝas io, kio ĝis nun ne ekzistis en la mondo. Li rekonsciigis al si ĉion, kion de la unua momento la maljunulo parolis pri la vivo, vera, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis de brilo, kiel okuloj blindiĝas de fulmoj, senĉese sekvantaj unu alian. Kiel ordinare homoj, kies vivo ŝanĝiĝis en unu pasion, li pensis pri ĉio tio tra sia amo al Ligia, kaj ĉe la lumo de tiuj briloj li ekvidis klare unu aferon: ke se Ligia ĉeestas en la tombejo, se ŝi konfesas tiun ĉi instruon, aŭskultas kaj sentas, neniam en la vivo ŝi iĝos lia amatino.

La unuan fojon de la tempo, kiam li ekvidis ŝin ĉe Aulusoj, Vinicius eksentis, ke se li eĉ nun ŝin reakiros, eĉ tiam li ŝin ne reakiros. Nenio simila venis ĝis nun en lian kapon, kaj en tiu ĉi momento li ne povis tion konsciigi al si, ĉar ĝi estis ne tiom klara kompreno, kiom malklara sento de iu neriparebla

165