Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la animo, kaj ke kvankam ĉiam li estas preta fali al la piedoj de la apostolo, tamen tiun solan agon li ne povas en la animo aprobi, ĉar se okazus, ekzemple, ke en lia ĉeesto iu atakus la Savinton, se li estus kun Li en tiu nokto, ho, kiel li batus tiam la soldatojn kaj la pastrajn servistojn kaj la helpistojn… Kaj liaj okuloj nebuliĝis eĉ de larmoj ĉe la nura penso pri tio, same pro ĉagreno kaj pro interna batalo, ĉar unue li ekpensis, ke ne nur li defendus la Savinton, sed ankaŭ kunvokus helpe al Li aliajn ligojn, bravegajn virojn, aliflanke — ke se li tion farus, li elmontrus malobeon al la Savinto kaj malhelpus la elaĉeton de la mondo.

Tial li ne povis reteni larmojn.

Post momento Petro, forpreninte la manojn de la frunto, komencis rakonti plu, sed Viniciuson denove ekregis febra duondormo. Tio, kion li nun aŭdis, miksiĝis en lia kapo kun tio, kion la apostolo rakontis la antaŭan nokton en Ostriano pri tiu tago, kiam Kristo aperis sur la bordo de la Tiberiada maro. Li do vidis vaste disverŝitan ondaron, sur ĝi fiŝkaptistan boaton, kaj en la boato Petron kaj Ligian. Li mem naĝis post ili per ĉiuj fortoj, sed la doloro en la rompita brako malhelpis al li ilin atingi. Ventego komencis ĵeti la ondojn sur liajn okulojn kaj li eksentis, ke li dronas, vokante per petega voĉo helpon. Tiam Ligia surgenuiĝis antaŭ la apostolo, kaj tiu ĉi turnis la boaton kaj etendis al li remilon, kiun ekkaptinte, li eniĝis kun ilia helpo en la boaton kaj falis sur ĝian fundon.

Sed poste ŝajnis al li, ke, leviĝinte, li ekvidis amason da homoj, naĝantaj post la boato. La ondoj kovris per ŝaŭmo iliajn kapojn; kelkajn oni jam vidis etendantajn nur la manojn el la akva haoso, sed Petro fojon post fojo savadis la dronantojn kaj prenadis ilin en la boaton, kiu iĝadis, kvazaŭ mirakle, ĉiam pli granda. Baldaŭ la boaton plenigis homamaso tiel granda, kiel tiu, kiu kunvenis en Ostriano, kaj poste ankoraŭ pli granda. Vinicius miris, kiel ĝi povis trovi tie lokon, kaj li ektimis, ke ili subakviĝos. Sed Ligia komencis lin trankviligi kaj montris al li ian lumon sur malproksima bordo, al kiu ili naĝis. Ĉe tio la sonĝobildoj de Vinicius denove miksiĝis kun tio, kion li aŭdis en Ostriano el la buŝo de la apostolo, kiel foje Kristo montris sin ĉe la lago. Do nun li vidis en tiu surborda lumo iun figuron, al kiu Petro direktis la boaton. Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli trankvila, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda. La amaso komencis kanti dolĉan himnon, la aero pleniĝis per la odoro de nardo; la akvo brilis ĉielarke,