kvazaŭ el la fundo speguliĝus lilioj kaj rozoj, kaj fine la boato delikate tuŝis per sia brusto sablon. Tiam Ligia prenis lin je la mano kaj diris: „Venu, mi kondukos vin!” Kaj ŝi kondukis lin en la lumon.
. . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . | . . |
Vinicius denove vekiĝis, sed la iluzioj malaperis nur iom post iom, kaj ne tuj li reakiris la konscion pri la realeco. Dum ia tempo ŝajnis al li ankoraŭ, ke li estas sur la lagobordo kaj ke ĉirkaŭas lin homamaso, en kiu, mem ne sciante kial, li komencis serĉi Petroniuson kaj miris, ke li ne povas lin trovi. Tamen hela lumo el la kameno, apud kiu jam neniu estis, rekonsciigis lin komplete. Olivlignaj ŝtipoj dormeme ardis sub la rozkolora cindro, sed hakpecoj da pinio, kiujn oni videble alĵetis al la ardaĵo, ŝprucis per hela flamo, kaj en tiu brilo Vinicius ekvidis Ligian, sidantan proksime al lia lito.
Ŝia vido tuŝis lin ĝis la fundo de la animo. Li memoris, ke la lastan nokton ŝi pasigis en Ostriano, poste la tutan tagon estis okupita ĉe lia flegado, kaj nun, kiam ĉiuj iris dormi, ŝi sola gardis ĉe lia lito. Facile oni povis diveni, ke ŝi tamen estis certe laca, ĉar, sidante senmove, ŝi havis okulojn fermitajn Vinicius ne sciis, ĉu ŝi dormas aŭ estas profundiĝinta en pensojn. Li rigardis ŝian profilon, la mallevitajn okulharojn, la manojn, plektitajn sur la genuoj, kaj en sia idolana kapo li komencis pene koncepti, ke krom la greka kaj roma beleco, nuda, memfida kaj fiera pro sia formo, ekzistas en la mondo iu alia beleco, nova, senlime pura, en kiu estas animo.
Li ne kapablis persvadi al si nomi tiun belecon kristana, tamen, pensante pri Ligia, li ne scipovis jam apartigi ŝin de la instruo, kiun ŝi konfesis. Li eĉ komprenis, ke se ĉiuj aliaj iris dormi, kaj Ligia sola, ŝi, al kiu li faris tiom da malbono, maldormas apud li, ĝi estas tial, ke tiu ĉi instruo tiel ordonas. Sed ĉi tiu penso, inspiranta al li admiron al la instruo, estis al li kune malagrabla. Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekaj kaj romanaj.
Subite li tamen eksentis, ke se ŝi estu tia, kiel aliaj virinoj, li jam trovus en ŝi ian mankon. Tiam li ekmiris kaj mem ne komprenis, kio kun li okazas, ĉar li rimarkis, ke ankaŭ en li komencas formi sin iaj novaj sentoj kaj novaj plaĉoj, fremdaj al la mondo, en kiu ĝis nun li vivis.