La sekvintan matenon li vekiĝis malforta, sed kun kapo malvarma, sen febro. Ŝajnis al li, ke lin vekis ia flustra interparolo, sed kiam li malfermis la okulojn, Ligia ne estis plu apud li, nur Ursus, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon, kiun trovinte, li komencis disblovi la fajron tiel, kvazaŭ li farus ĝin ne per buŝo, sed per forĝista blovsako. Vinicius, rememorinte, ke tiu homo hieraŭ venkis Croton, observis kun intereso, inda je amatoro de areno, lian grandegan dorson, similan al la dorso de ciklopo, kaj la femurojn, potencajn, kvazaŭ kolonoj.
— Dankon al Merkuro, ke li ne rompis al mi la nukon — li ekpensis interne. — Je Polukso! se aliaj ligoj similas al li, la apuddanubaj legioj povos iam havi pro ili malfacilan taskon!
Kaj laŭte li ekparolis:
— He, sklavo!
Ursus forigis la kapon el la kameno kaj, ridetinte preskaŭ amike, diris:
— Dio donu al vi, sinjoro, bonan tagon kaj bonan sanon, sed mi estas libera homo, ne sklavo.
Al Vinicius, kiu deziris demandi Ursuson pri la naskiĝlando de Ligia, tiuj vortoj faris certan plezuron, ĉar interparolo kun homo libera, kvankam simpla, malpli ofendis lian romanan kaj patrician dignon, ol interparolo kun sklavo, en kiu nek la leĝo, nek la moro rekonis homan estaĵon.
— Vi do ne apartenas al Aulusoj? — li demandis.
— Ne, sinjoro. Mi servas al Callina, kiel mi servis al ŝia patrino, sed libervole.
— Ĉe tio ĉi li denove kaŝis la kapon en la kamenon, por blovi iom sur la karbojn, sur kiujn li antaŭe ĵetis pecojn da ligno, poste li eltiris ĝin kaj diris:
— Ĉe ni ne estas sklavoj.
Sed Vinicius demandis:
— Kie estas Ligia?
— Ŝi ĵus foriris, kaj mi devas kuiri por vi matenmanĝon, sinjoro. Ŝi maldormis apud vi la tutan nokton.
— Kial vi ne anstataŭis ŝin?