Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Ĉar ŝi tiel volis, kaj mia afero estas obei.

Ĉe tio la okuloj de Ursus malsereniĝis, kaj post momento li aldonis:

— Se mi ŝin ne obeus, vi jam ne vivus, sinjoro.

— Ĉu vi bedaŭras, ke vi min ne mortigis?

— Ne, sinjoro. Kristo ne ordonis mortigi.

— Kaj Atacinus? kaj Croto?

— Mi ne povis agi alie — ekmurmuris Ursus.

Kaj li komencis rigardi kvazaŭ kun bedaŭro siajn manojn, kiuj videble restis idolanaj, malgraŭ ke la animo akceptis la bapton.

Poste, metinte poton sur la fajroplaton kaj ekkaŭrinte antaŭ la kameno, li fiksis penseman rigardon sur la flamo.

— Ĝi estas via kulpo, sinjoro — li diris fine — kial vi levis la manon kontraŭ ŝin, kontraŭ la reĝan filinon?

Vinicius en la unua momento ekbolis pro la ofendita fiereco, ke tiu simplulo kaj barbaro kuraĝas ne nur paroli al li tiel familiare, sed eĉ riproĉi lin. Al tiuj eksterordinaraj kaj nekredeblaj aferoj, kiuj lin tarfis de la antaŭhieraŭa nokto, aliĝis ankoraŭ unu. Sed, estante malforta kaj ne havante apude siajn sklavojn, li ekregis sin, tiom pli, ke ankaŭ la deziro ekkoni iajn detalojn el la vivo de Ligia superis lian koleron.

Do, trankviliĝinte, li komencis demandi pri la milito de la ligoj kontraŭ Vannius kaj la svevoj. Ursus volonte rakontis, sed li ne povis aldoni multe al tio, kion siatempe Aulus Plautius rakontis al Vinicius. Ursus ne partoprenis en la batalo, ĉar li akompanis la garantiulinojn en la tendaron de Atelius Hister. Li nur sciis, ke la ligoj venkis la svevojn kaj la jazigojn, sed ilia komandanto kaj reĝo pereis de jaziga sago. Tuj poste venis la famo, ke la semnonoj bruligis la arbarojn ĉe ilia limo, do ili revenis flugrapide, por venĝi la ofendon, kaj la garantiulinoj restis ĉe Atelius, kiu komence ordonis donadi al ili reĝajn honorojn. Poste la patrino de Ligia mortis. La roma komandanto ne sciis, kion fari kun la infano. Ursus volis reveni kun ĝi hejmlanden, sed la vojo estis danĝera pro sovaĝaj bestoj kaj gentoj; kiam do venis famo, ke iuj senditoj de la ligoj trovas sin ĉe Pomponius, oferante al li helpon kontraŭ la markomanoj, Hister sendis ilin al Pomponius. Alveninte al li, ili tamen eksciis, ke neniuj senditoj estis venintaj — kaj tiamamiere ili restis en la tendaro, el kie Pomponius kunprenis ilin en Romon, kaj, soleninte la triumfiron, donis la reĝan infanon al Pomponia Graecina.