Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vinicius, kvankam nur etaj detaloj en la rakonto de Ursus estis al li nekonataj, aŭskultis kun plezuro, ĉar lian senliman patrician fierecon agrable flatis tio, ke memvidinta atestanto konfirmis la reĝan devenon de Ligia. Kiel reĝa filino, ŝi povus okupi en la cezara kortego lokon, egalan al tiuj, okupataj de filinoj de plej eminentaj romanaj gentoj, tiom pli, ke la nacio, kies reganto estis ŝia patro, neniam ĝis nun militis kontraŭ Romo, kaj kvankam barbara, ĝi povus tamen, laŭ la atesto de Atelius Hister mem, montriĝi timinda, ĉar ĝi posedis „sennombran amason” da militistoj.

Ursus cetere plene konfirmis tiun ateston, ĉar al demando de Vinicius pri la ligoj li respondis:

— Ni loĝas en arbaroj, sed nia lando estas tiel granda, ke neniu scias, kie finiĝas la arbarego, kaj la popolo estas tie multa. Estas ankaŭ en la arbaroj lignaj urboj, kie regas granda bonstato, ĉar kion la semnonoj, markomanoj, vandaloj kaj kvadoj militrabas en la modo, tion ni forprenas de ili. Sed ili ne kuraĝas militi kontraŭ ni, nur kiam vento blovas de ilia flanko, ili bruligas niajn arbarojn. Kaj ni timas nek ilin, nek la roman cezaron.

— La dioj donis al Romo la regadon super la mondo — diris Vinicius severe.

— La dioj estas malbonaj spiritoj — respondis simple Ursus — kaj kie ne estas la romanoj, tie ne estas ankaŭ ilia regado.

Ĉe tio li bonigis la fajron kaj parolis kvazaŭ al si mem:

— Kiam la cezaro prenis Callinan en la kortegon kaj mi pensis, ke tie povas trafi ŝin malbono, mi volis iri for, en la arbarojn, kaj venigi la ligojn helpe al la reĝidino. Kaj la ligoj ekirus al Danubo, ĉar tio estas popolo bona, kvankam idolana. Jen! mi portus al il la „bonan novaĵon”. Sed mi ja ĉiuokaze, kiam Callina revenos al Pomponia, petos ŝin riverence, ke ŝi lasu min iri al ili, ĉar Kristo naskiĝis malproksime kaj ili eĉ ne aŭdis pri Li… Li sciis pli bone, ol mi, kie Li devis naskiĝis, sed se Li venus en la mondon ĉe ni, en la arbaro, ni Lin certe ne martirigus, sed ni vartus la Infaneton kaj zorgus, ke manku al Ĝi nek ĉasaĵoj, nek fungoj, nek kastoraj feloj, nek sukceno. Kaj kion ni militprenus de la svevoj kaj markomanoj, ktion ni al Ĝi redonus, ke Ĝi havu bonstaton kaj komforton.

Tiel parolante, li almetis al la fajro vazon kun supo, destinita por Vinicius, kaj eksilentis. Lia penso vagis videble dum ia tempo en la Ligaj arbaroj, kaj nur, kiam la fluidaĵo