Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komencis sibli, li verŝis ĝin en malprofundan pladon kaj, malvarmiginte ĝin sufiĉe, diris:

— Glaucus konsilas, sinjoro, ke vi movu kiel eble malmulte eĉ tiun brakon, kiu estas sana, do Callina ordonis, ke mi vin nutru.

Ligia ordonis! kontraŭ tio estis nenia respondo. En la kapon de Vinicius ne venis eĉ la ideo kontraŭstari al ŝia volo, kvazaŭ ŝi estus filino de cezaro, aŭ diino, li ne respondis do eĉ unu vorton, kaj Ursus, sidiĝinte apud lia lito, komencis ĉerpi la supon el la plado per malgranda trinkvazo kaj porti ĝin al la buŝo de Vinicius. Li tion faris tiel zorgeme, kun tiel bona rideto en siaj bluaj okuloj, ke Vinicius ne kredis al siaj okuloj, ke tio ĉi povas esti la sama terura titano, kiu en la antaŭa tage, mortinginte Croton, atakis lin mem, kiel ventego, kaj disŝiru lin, se Ligia lin ne kompatus. La juna patricio unuafoje en la vivo konsideris, kio povas okazi en la animo de simplulo kaj barbaro.

Sed Ursus montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema. La trinkvazo tute malaperis inter liaj herkulaj fingroj, tiel, ke por la buŝo de Vinicius restis neniom da loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj la fortegulo, en grandega embaraso, diris:

— He, pli facile estus eltreni uron el ĝia kaŝejo…

Viniciuson ekamuzis la embarasiteco de la ligo, sed ne malpli ekinteresis lin lia rimarko. Li vidadis en cirkoj terurajn urojn, venigatajn el la nordaj arbaregoj, kiujn plej bravaj bestiarii ĉasis kun timo kaj kiujn nur elefantoj superis per grandeco kaj forto.

— Ĉu vi iam provis kapti tiajn bestegojn je la kornoj? — demandis li kun granda miro.

— Antaŭ ol pasis super mi dudek vintroj, mi timis — respondis Ursus — sed poste ĝi okazadis!

Kaj denove li komencis nutri Viniciuson, ankoraŭ pli mallerte, ol antaŭe

— Mi devas peti Miriamon aŭ Nazariuson — li diris.

Sed dume la pala kapeto de Ligia elŝovis sin el post la kurteno.

— Tuj mi helpos — ŝi diris.

Kaj post momento ŝi eliris el la cubiculum, ke ŝi estis videble pretiĝanta al dormo, ĉar ŝi vestita nur per alfigura tuniko, nomata de la antikvuloj capitium, precize kovranta la bruston, kaj havis disligitajn harojn. Vinicius, kies koro ekbatis pli vive je ŝia vido, komencis ŝin riproĉi, ke ĝis nun ŝi ne pensis pri dormo, sed ŝi respondis gaje: