Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi ĝuste intencis tion fari, sed antaŭe mi anstataŭos Ursuson.

Kaj preninte la trinkvazon, ŝi sidiĝis sur la rando de la lito kaj komencis nutri Viniciuson, kiu sentis sin samptempe humiligita kaj feliĉa. Kiomfoje ŝi kliniĝis al li, radiis al li la varmo de ŝia korpo kaj ŝiaj disligitaj haroj faladis sur lian bruston; li paliĝadis pro la impreso, sed en la tumulto kaj ekscito de la pasioj li sentis ankaŭ, ke ŝi estas al li kara super ĉio kaj super ĉio adorata estaĵo, kompare kun kiu la tuta mondo estas nenio. Unue li avidis ŝin, nun li komencis plenbruste ŝin ami. Antaŭe, kiel ĝenerale en la vivo, ankaŭ en siaj sentoj li estis, kiel ĉiuj tiamaj homoj, blinda, senkonsidera egoisto, kiu zorgis nur pri si mem; nun li komencis zorgi ankaŭ pri ŝi.

Post momento li sekve rifuzis manĝi plu kaj, kvankam li trovis senliman volupton en ŝia vido kaj en ŝia ĉeesto, li diris:

— Sufiĉe. Iru dormi, mia dia.

— Ne nomu min tiel — ŝi respondis — ne decas al mi tion aŭskulti.

Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris, ke ŝia dormemo pasis, ke ŝi ne sentas sin laca kaj ne iros kuŝiĝi, antaŭ ol Glaucus alvenos. Li aŭskultis ŝiajn vortojn, kiel muzikon, kaj samtempe lie koro pleniĝadis per ĉiam pli granda emocio, ĉiam pli granda admiro, ĉiam pli grand dankemo, kaj la penso serĉis manieron, por elmontri al ŝi tiun dankemon.

— Ligia — li diris post momenta silento — mi vin antaŭe ne konis. Sed nun mi scias, ke mi iris malĝustan vojon, por vin akiri, do mi diras al vi: revenu al Pomponia Graecina kaj estu certa, ke de nun neniu levos kontraŭ vin la manon.

Sed ŝia vizaĝo subite malgajiĝis

— Mi estus feliĉa — ŝi respondis — se mi povus ŝin ekvidi, almenaŭ de malproksime, sed reveni al ŝi mi jam ne povas.

— Kial? — demandis Vinicius kun miro.

— Ni, kristanoj, scias pere de Acte, kio okazos sur Palatino. Ĉu vi ne aŭdis, ke la cezaro baldaŭ post mia forkuro, kaj antaŭ sia forveturo en Neapolon, alvokis Auluson kaj Pomponian — kaj kredante, ke ili min helpis, minacis ilin per sia kolero. Feliĉe, Aulus povis al li respondi: „Vi scias, sinjoro, ke neniam mensogo eliris el mia buŝo; mi ĵuras al vi, ke ni ne helpis ŝin forkuri kaj ke, same kiel vi, ni ne scias, kio kun ŝi okazis.” La cezaro ekkredis, poste li forgesis — kaj mi laŭ la konsilo de niaj superuloj, neniam skribis al la patrino, kie