Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi estas, por ke ŝi ĉiam povu purkonscience ĵuri, ke ŝi nenion scias pri mi. Vi tion eble ne komprenos, Vinicius, sed al ni ne estas permesite mesongi, eĉ por savi la vivon. Tia estas nia instruo, al kiu ni volas agordi la korojn, do mi ne vidis Pomponian de la tempo, kiam mi forlasis ŝian domon, kaj ŝin nur de tempo al tempo atingis malproksimaj ehoj, ke mi vivas kaj estas sekura.

Ĉe tio ekposedis ŝin sopiro, ĉar roso de larmoj kovris ŝiajn okulojn, sed baldaŭ ŝi trankviliĝis kaj diris:

— Mi scias, ke ankaŭ Pomponia sopiras je mi, ni tamen havas niajn konsilojn, kiujn ne havas aliaj homoj.

— Jes — rediris Vinicius — via konsilo estas Kristo, sed mi tion ne komprenas.

— Rigardu min: por ni ne ekzistas disiĝoj, ne ekzistas doloroj kaj suferoj, kaj se ili venas, ili ŝanĝas sin en ĝojon. Eĉ la morto mem, kiu por vi estas la fino de la vivo, por ni estas nur ĝia komenco kaj ŝanĝo de feliĉo malpli bona je la pli bona, de la malpli trankvila je la pli trankvila kaj eterna. Konsideru, kia devas esti nia instruo, kiu ordonas al ni kompaton eĉ por niaj malamikoj, malpermesas mensogon, purigas niajn animojn de malbono kaj promesas senmezuran feliĉon postmorte.

— Mi aŭdis tion en Ostriano, mi vidis, kiel vi agis kun mi mem kaj kun Chilo, kaj kiam mi pensas pri tio, ĝis nun ŝajnas al mi, ke ĝi estas sonĝo kaj ke mi devas kredi nek miajn orelojn, nek la okulojn. Sed vi respondu al mia alia demando: ĉu vi estas feliĉa?

— Jes! — rediris Ligia — Konfesante Kriston mi ne povas esti malfeliĉa.

Vinicius rigardis ŝin tiel, kvazaŭ tio, kion ŝi diris, estus tute ekster la mezuro de la homa rezonado.

— Kaj vi ne volus reveni al Pomponia?

— Mi volus per la tuta animo kaj mi revenos, se tia estos la volo de Dio.

— Do mi diras al vi: revenu, kaj mi ĵuras al vi je miaj laroj, ke mi ne levos kontraŭ vin la manon.

Ligia enpensiĝis momente, poste ŝi respondis:

— Ne. Mi ne povas endanĝerigi miajn familianojn. La cezaro ne amas la genton de Plautiusoj. Se mi revenus — vi scias, kiel per sklavoj diskoniĝas en Romo ĉiu novaĵo — ankaŭ mia reveno iĝus konata en la urbo kaj Nero sendube ekscius pri ĝi pere de siaj sklavoj. Tiam li punus Aulusojn, kaj en plej bona okazo denove forprenus min de ili.