Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes — dirus Vinicius, kuntirante la brovojn — tio povus okazi. Li farus ĝin, eĉ simple tial, por montri, ke lia volo devas esti plenumita. Vere estas, ke li nur forgesis pri vi, aŭ ne volis pensi, opiniante, ke ne li, sed mi estas ofendita. Eble tamen… forpreninte vin de Aulusoj… li vin redonus al mi, kaj mi revenigus vin al Pomponia.

Sed ŝi demandis malgaje:

— Vinicius, ĉu vi volus denove vidi min sur Palatino?

Li kunpremis la dentojn kaj respondis:

— Ne. Vi estas prava. Mi parolis, kiel malsaĝulo! Ne!

Kaj subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon sen fundo. Li estis patricio, li estis armea tribuno, li estis potenca homo, sed super ĉiuj potencoj de la mondo, al kiu li apartenis, staris ja la furiozulo, kies volon nek malicecon oni ne povis antaŭvidi. Ne konsideri lin, ne timi lin povis eble nur tiaj homoj, kiel la kristanoj, por kiuj tiu ĉi tuta mondo, ĝiaj disiĝoj, suferoj kaj la morto mem estis nenio. Ĉiuj aliaj devis tremi sin al Vinicius en sia tuta monstra amplekso. Jen li ne povis redoni Ligian al Aulusoj pro la timo, ke la monstro rememoros pri ŝi kaj direktos al ŝi sian koleron; pro tiu sama kaŭzo, se li nun edzinigus Ligian, li povus endanĝerigi ŝin, sin mem kaj Aulusojn. Unu momento de malbonhumoro sufiĉis, por ĉiujn pereigi. Vinicius unuafoje en la vivo eksentis, ke aŭ la mondo devas ŝanĝiĝi kaj alinaskiĝi, aŭ la vivo iĝos tute neebla. Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara, ke en tia tempo nur la kristanoj solaj povis esti feliĉaj.

Sed antaŭ ĉio ekkaptis lin bedaŭro, ĉar li komprenis ankaŭ tion, ke li mem tiel implikis la vivon al si mem kaj al Ligia, kaj ke tiu implikaĵo estas preskaŭ senelira. Kaj sub la influo de tiu bedaŭro li komencis paroli:

— Ĉu vi scias, ke vi estas pli feliĉa, ol mi? En malriĉeco kaj en tiu ĉi unu ĉambro inter la simpluloj vi havis vian instruon kaj vian Kriston, dum mi havas nur vin, kaj kiam mi perdis vin, mi estis kiel mizerulo, kiu havas nek tegmenton super si, nek panon. Vi estas al mi pli kara, ol la tuta mondo. Mi serĉis vin, ĉar mi ne povis vivi sen vi. Mi volis nek festenojn, nek dormo. Se mi ne esperus vin retrovi, mi ĵetus min sur glavon. Sed mi timas la morton, ĉar mi ne povus vin rigardi. Mi diras al vi puran veron, ke mi ne kapablas vivi sen vi kaj ke ĝis nun mi vivis nur per la espero, ke mi vin retrovos kaj revidos. Ĉu vi memoras niajn interparolojn ĉe