Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aulusoj? Foje vi desegnis al mi fiŝon sur la sablo, sed mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Ĉu vi memoras, kiel ni ludis pilkon? Alvenis Aulus, timigis nin per Libitino kaj interrompis al ni la interparolon. Pomponia diris ĉe la adiaŭo al Petronius, ke Dio estas unu, ĉiopova kaj kompatema, sed en niajn kapojn ne venis eĉ la ideo, ke via Dio estas Kristo. Li redonu vin al mi, kaj mi Lin ekmaos, kvankam Li ŝajnas al mi Dio de sklavoj, fremduloj kaj mizeruloj. Vi sidas apud mi kaj nur pri Li vi pensas. Pensu ankaŭ pri mi, alie mi Lin ekmalamos. Por mi vi sola estas diino. Benita estas via patro kaj patrino, benita la lando, kiu vin naskis. Mi volus ĉirkaŭpreni viajn piedojn kaj preĝi al vi, mi volus al vi honordoni, al vi fari oferojn, al vi min adorklini — vi trioble dia!! Vi ne scias, vi ne povas scii, kiel mi vin amas…

Tiel parolante, li traŝovis la manojn sur sia paliĝinta frunto kaj duonfermis la okulojn. Lia naturo neniam konis barojn, nek en kolero, nek en amo. Li parolis kun emocio, kiel homo, kiu, ĉesinte sin regi, volas konsideri nenian mezuron en la vortoj, nek en la adoro. Sed li parolis el la fundo de la animo kaj sincere. Oni povis senti, ke la dolor, admiro, pasio kaj adoro, amasiĝinte el lia brusto, ŝprucegis per neretenebla torento da vortoj. Al Ligia liaj vortoj ekŝajnis blasfemaj, tamen ŝia koro komencis bati, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la tunikon, ĝenantan la bruston. Ŝi ne povis kontraŭstari kompaton por li kaj por lia turmento. Kortuŝis ŝin la adoro, kun kiu li parolis al ŝi. Ŝi sentis sin amata kaj adorata sen limo, ŝi sentis, ke ĉi tiu nefleksebla kaj danĝera homo apartenas nun al ŝi anime kaj korpe, kiel sklavo, kaj tiu sento de lia humileco, de la propra potenco plenigis ŝin per feliĉo. La rememoroj reviviĝis en ŝi en unu momento. Li estis por ŝi denove tiu mirinda kaj belega, kiel idolana dio, Vinicius, kiu en la domo de Aulusoj parolis al ŝi pri amo kaj vekis, kvazaŭ el dormo, ŝian tiam ankoraŭ duoninfanan koron; tiu sama, kies kisojn ŝi ankoraŭ sentis sur sia buŝo, el kies brakoj Ursus elŝiris ŝin sur Palatino, kvazaŭ li elŝirus ŝin el flamo. Sed nun, kun admiro kaj kune kun doloro sur sia agla vizaĝo, kun paliĝinta frunto kaj petega okulesprimo, vundita, venkita de l’amo, ameganta, plena de adoro kaj humileco, li ekŝajnis al ŝi tia, kian ŝi tiam dezirus lin havi kaj kian ŝi ekamus per la tuta animo, sekve pli kara, ol iam ajn.

Kaj subite ŝi ekkomprenis, ke povas veni momento, en kiu lia amo ekregos kaj ekkaptos ŝin, kiel ventego, kaj eksentinte