Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi tion, ŝi mem spertis tiun impreson, kiun li spertis antaŭ momento: nome, ke ŝi staras ĉe la rando de abismo. Por tio do ŝi forlasis la domon de Aulusoj? por tio ŝi savis sin per forkuro? por tio ŝi kaŝis sin tiel longe en la mizeraj kvartaloj de la urbo? Kiu estis tiu Vinicius? Aŭgustano, soldato kaj kortegano de Nero. Li ja partoprenis en la malvirtoj kaj diboĉoj de la cezaro, kiel atestis tiu festeno, kiun Ligia ne povis forgesi, li ja kune kun aliaj vizitadis la templojn kaj oferdonadis al la malindaj dioj, je kiuj li eble eĉ ne kredis, sed al kiuj li tamen donadis oficialan honoron. Li ja persekutis ŝin, por ŝin fari sia sklavino kaj amatino, kaj samtempe enpuŝi ŝin en tiun teruran mondon de luksoj, voluptoj, krimoj kaj malnoblaĵoj, vokantoj pri la Dia kolero kaj vengo. Li, vere, ŝajnis al ŝi ŝanĝita, sed ja li mem ĵus diris al ŝi, ke se ŝi pensos pri Kristo pli multe, ol pri li, li estas preta Lin ekmalami. Al Ligia ŝajnis, ke la nura penso pri iu ajn alia amo, ol la amo al Kristo, jam estas peko kontraŭ Li kaj kontraŭ la instruo, kiam do ŝi rimarkis, ke en la fundo de ŝia animo povus vekiĝi aliaj sentoj kaj deziroj, ekkaptis ŝin timo antaŭ la propra estonteco kaj antaŭ la propra koro.

En tiu momento de ŝia interna batalo aperis Glaucus, kiu venis prizorgi la malsanulon kaj esplori lian sanon. Sur la vizaĝo de Vinicius en unu sekundo bildiĝis kolero kaj malpacienco. Li estis malkontenta, ke oni malhelpis lian interparolon kun Ligia, kaj kiam Glaucus komencis fari al li demandojn, li respondadis preskaŭ kun malestimo. Baldaŭ li, vere, moderigis sin, sed se Ligia havis iajn iluziojn, ke tio, kion li aŭdis en Ostriano, povus impresi lian neinflueblan naturon, tiuj ŝiaj iluzioj devis neniiĝi. Li ŝanĝis sin nur por ŝi, sed ekster tiu ĉi sola sento restis en lia brusto la iama, severa kaj egoista, vere romana kaj kune lupa koro, nekapabla ne nur al kompreno de la dolĉa kristana instruo, sed eĉ al dankemo.

Ŝi foriris, fine, plena de interna zorgo kaj maltrankvilo. Iam en preĝoj ŝi oferadis al Kristo koron serenan kaj efektive puran, kiel larmo. Nun tiu sereneco estis nubigita. La internon de l’ floro penetris venena vermo kaj komencis tie zumi. Eĉ dormo, malgraŭ la du sendormaj noktoj, ne alportis al ĉi kvietecon. Ŝi sonĝis, ke en Ostriano Nero, fronte de sekvantaro, formita el aŭgustanoj, bakhantinoj, cibelpastroj kaj gladiatoroj, veturpremas per rozkronita ĉaro amasojn da kristanoj, kaj Vinicius kaptas ŝin en la brakojn, tiras sur kvadrigon kaj, premante ŝin al la brusto, flustras: „Venu kun ni!”