Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XXVII

De tiu momento ŝi montriĝadis pli malofte en la komuna ĉambro kaj pli malofte proksimiĝadis al la lito de Vinicius. Sed ŝia trankvileco ne revenis. Ŝi vidis, ke Vinicius sekvas ŝin per petega rigardo, ke li atendas ĉiun ŝian vorton, kiel favoron, ke li suferas kaj ne kuraĝas plendi, por ne malplaĉi al ŝi, ke ŝi sola estas lia sano kaj ĝojo, kaj tiam ŝia koro ŝveladis pro kompato. Baldaŭ ŝi ankaŭ rimarkis, ke ju pli ŝi penas lin eviti, des pli ŝi lin kompatas, kaj pro ĉi tio mem des pli molaj sentoj naskiĝas en ŝia koro. La trankvileco forlasis ŝin. Kelkfoje ŝi diradis al si, ke estas ĝuste ŝia devo esti apud li senĉese, unue tial, ke la Dia instruo ordonas pagi bonon por malbono, kaj due, ĉar parolante kun li, ŝi povus inklinigi lin al tiu ĉi instruo. Sed samtempe la konscienco diradis al ŝi, ke ŝi trompas sin mem, kaj ke logas ŝin al li nenio alia, ol lia amo kaj lia ĉarmo. Tiel ŝi vivis en senĉesa anima malpaco, kiu grandiĝadis de tago al tago. Iafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas ia reto, kaj ŝi, volante ĝin traŝiri, implikiĝas en ĝi ĉiam pli. Ŝi devis ankaŭ konfesi al si, ke lia vido ĉiutage iĝas al ŝi pli bezona, lia voĉo pli aminda, kaj ke ŝi devas turforte batali kontraŭ la deziro sidadi apud lia lito. Kiam ŝi proksimiĝadis al li kaj li radiis de ĝojo, ankaŭ ŝian koron superverŝadis feliĉo. Unu tagon ŝi rimarkis signojn de larmoj sur liaj okulharoj, kaj unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus sekigi ilin per kisoj. Terurita de tiu ĉi penso kaj plena malestimo por si mem, ŝi traploris la tutan sekvintan nokton.

Kaj li estis pacienca, kvazaŭ li ĵurus al si pacienci. Se iafoje liaj okuloj ekfajris per malpacienco, memvolo kaj kolero, tuj li retenadis tiujn brilojn, poste rigardis ŝin kun maltrankvilo, kvazaŭ volante peti de ŝi pardonon, kaj ŝin tio tuŝis ankoraŭ pli. Neniam ŝi havis la senton, ke ŝi estas tiel amata, kaj kiam ŝi pensis pri tio, ŝi sentis sin kune kulpa kaj feliĉa. Vinicius dume efektive aliiĝadis. En liaj interparoloj kun Glaucus estis malpli da fiereco. Ofte venadis al li la ideo, ke eĉ ĉi tiu malriĉa kuracisto-sklavo kaj la alilandanino, maljuna Miriam, kiu ĉirkaŭigis lin per zorgemo, kaj Crispus, kiun li vidadis kon-

216