Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

stante dronantan en preĝoj, estas tamen homoj. Li miris similajn pensojn, tamen li havis ilin. Ursuson li ekamis post ia tempo kaj nun parolis kun li tutajn tagojn, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia; la grandegulo estis nelacigebla en la rakontado kaj, plenumante plej simplajn servojn ĉe la malsanulo, komencis ankaŭ elmontradi al li certan sindonemon. Ligia ĉiam estis por Vinicias estaĵo, kvazaŭ apartenanta al alia speco, centoble superanta tiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭis; malgraŭ tio li komencis tamen observi tiujn homojn, simplajn kaj malriĉajn, kion li faris neniam antaŭe en la vivo, kaj komencis malkovradi en ili diversajn atentindajn trajtojn, kies ekziston li neniam antaŭe supozis.

Nur Nazariuson li ne povis toleri, ĉar ŝajnis al li, ke la juna knabo kuraĝas ami Ligian. Dum longa tempo li detenis sin, vere, ne montrante al li malsimpation, sed foje, kiam Nazarius alportis al la knabino du koturnojn, kiujn li aĉetis en foirejo por sia propra, perlaborita mono, en Vinicius vekiĝis la posteulo de la kviritoj, por kiu veninto el fremda nacio malpli signifis, ol plej mizera vermo. Aŭdante dankojn de Ligia, li terure paliĝis kaj, kiam Nazarius eliris por alporti akvon por la birdoj, li diris:

— Ligia, ĉu vi povas toleri, ke li faru al vi donacojn? Ĉu vi ne scias, ke la homojn el lia nacio la grekoj nomas judaj hundoj?

— Mi ne scias, kiel ilin nomas la grekoj — ŝi respondis — sed mi scias, ke Nazarius estas kristano kaj mia frato.

Dirinte ĉi tion, ŝi rigardis lin kun miro kaj riproĉo, ĉar li jam dekutimigis ŝin de similaj eksplodoj, kaj li kunpremis la dentojn, por ne diri al ŝi, ke tian ŝian fraton li ordonus mortvidi aŭ sendus lin en kamparon, por ke li, kiel compeditus, fosu la teron en liaj siciliaj vinberejoj… Li ekregis sin tamen, subpreminte en si la koleron, kaj nur post momento diris:

— Pardonu min, Ligia. Vi estas por mi reĝa filino kaj krominfano de Plautiusoj.

Kaj li subigis sian naturon tiagrade, ke kiam Nazarius denove montriĝis en la ĉambro, li promesis al la knabo, ke post la reveno en sian insula li donacos al li paron da pavoj aŭ paron da fenikopteroj, de kiuj li havis plenajn ĝardenojn.

Ligia komprenis, kiom devas al li kosti tiaj venkoj kontraŭ si mem. Sed ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li. Lia merito rilate al Nazarius estis tamen malpli granda, ol ŝi supozis. Vinicius povis moment indigniĝi kontraŭ li, sed