Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li ne povis esti pro li ĵaluza. La filo de Miriam efektive ne multe pli signifis antaŭ liaj okuloj, ol hundo, kaj krom tio li estis ankoraŭ infano, kiu, se li amis Ligian, amis ŝin kune senscie kaj sklave. Pli multe la juna tribuno devis batali kontraŭ si mem, por subiĝi, eĉ en silento, al tiu adoro, kiu meze de tiuj homoj ĉirkaŭis la nomon de Kristo kaj Lian instruon. Tiurilate okazadis kun Vinicius strangaj aferoj. Ĝi estis, malgraŭ ĉio, la instruo, kredata de Ligia, do pro tiu ĉi nura kaŭzo li estus preta ĝin rekoni. Krome, ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon dà okazoj, kiuj havis lokon de post tiu nokto en Ostriano, kaj la tutan vicon da ideoj, kiuj enfluadis de tiu tempo lian kapon, des pli li miris pro la superhoma forto de tiu instruo, kiu tiel funde alinaskadis la homajn animojn. Li komprenis, ke estas en ĝi io eksterordinara, io, kio ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj li sentis, ke se ĝi ekposedus la tutan mondon, se ĝi inokulus al ĝi sian amon kaj sian kompatemon, tiam venus eble alia epoko, simila al tia, kiam ankoraŭ ne Jovo, sed Saturno regis la mondon. Li ne kuraĝis ankaŭ dubi la supernaturan devenon de Kristo, nek Lian leviĝon el mortintoj, nek aliajn miraklojn. La memvidintoj, kiuj pri tio parolis, estis tro kredintaj kaj tro abomenis mensogon, ke li povu supozi, ke ili rakontas aferojn neokazintajn. Fine la romana sekptikeco permesis ne kredi je la dioj, sed ĝi kredis je mirakloj. Vinicius staris antaŭ iu stranga enigmo, kiun li ne sciis solvi. Aliflanke tamen tiu tuta instruo ŝajnis al li tiel kontraŭa al la ekzistanta ordo de la aferoj, tiel nerealigebla en la praktiko kaj tiel freneza, kiel neniu alia. Laŭ li la homoj, same en Romo, kiel en la tuta mondo, estis eble malbonaj, sed la ordo de la aferoj estis bona. Se ekzemple la cezaro estus homo honesta, se la senato konstistus ne el malnoblaj diboĉuloj, sed el tiaj homoj, kia estis Thraseas, kion pli oni povus deziri? La roma paco kaj la roma estreco estis ja bonaj aferoj, la divido inter la homoj estis ja prava kaj justa. Sed dume tiu instruo, laŭ la kompreno de Vinicius, devus detrui ĉian ordon, ĉian estrecon, kaj neniigi ĉiajn diferencojn. Kaj kio tiam okazus ekzemple kun la roma estreco kaj regno? Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ rekoni la tutan brutaron da venkitaj nacioj kiel egalajn al si? Por tio ĉi jam ne estis loko en la kapo de la patricio. Kaj krom tio tiu instruo estis kontraŭa persone al ĉiuj liaj ideoj, kutimoj, karaktero kaj konceptoj pri la vivo. Li tute ne povis imagi, kiel li povus ekzisti, se li ekzemple ĝin akceptus. Li timis ĝin kaj admiris ĝin, sed kon-