Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

traŭ la akcepto protestis simple lia naturo. Li komprenis fine, ke nenio alia, ol ĝi, disigis lin de Ligia, kaj kiam li pensis pri tio, li malamegis ĝin per ĉiuj fortoj de sia animo.

Li tamen jam konsciis, ke ĝuste tiu instruo ornamis Ligian per tiu iel escepta, neesprimebla beleco, kiu en lia koro naskis krom la amo kulton, krom la voluptodeziro adoron, kaj el Ligia mem faris estaĵon karan al li super ĉio en la mondo. Tiam denove li volus ami Kriston. Kaj li komprenis klare, ke aŭ li devas Lin ekami, aŭ ekmalami, sed resti indiferenta li ne povas. Dume puŝis lin kvazaŭ du kontraŭaj ondaroj, li hezitis en la pensoj, li hezitis en la sentoj, ne sciis elekti, li klinadis tamen la kapon kaj donadis silentan honoron al tiu nekomprenebla por li Dio, nur tial, ke Li estis la Dio de Ligia.

Kaj Ligia vidis, kio en li okazis, kiel li batalis kontraŭ si mem, kiel lia naturo malakceptadis tiun instruon, kaj dum unuflanke tio ŝin senlime ĉagrenis, aliparte tamen bedaŭro, kompato kaj dankemo por tiu silenta respekto, kiun li elmontradis al Kristo, puŝis al li ŝian koron kun nerezistebla forto. Ŝi rememoradis Pomponian Graecinan kaj Auluson. Por Pomponia la penso, ke trans la tombo ŝi ne retrovos Auluson, estis la fonto de senĉesa malĝojo kaj de neniam sekiĝantaj larmoj. Ligia komencis nun pli bone kompreni tiujn maldolĉajn sentojn kaj tiun doloron. Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. Iafoje ŝi faris al si iluziojn, ke lia animo malfermiĝos ankoraŭ al la veroj de Kristo, sed tiuj iluzioj ne povis daŭri. Vinicius kiel kristano! Tiuj ĉi du ideoj, eĉ en ŝia nesperta kapo, ne povis lokiĝi unu apud la alia. Se la prudenta, solida Aulus ne iĝis kristano sub la influo de la saĝa kaj perfekta Pomponia, kiel povus iĝi Vinicius? Al tio ne estis respondo, aŭ estis, pli ĝuste, nur unu: ke ekzistas por li nek espero, nek savo.

Sed Ligia rimarkis kun teruro, ke tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara. Iafoje kaptis ŝin la deziro sincere paroli kun li pri lia malluma estonteco, sed kiam, unu tagon, sidiĝinte apude, ŝi diris al li, ke ekster la kirstana instruo ekzistas nenia vivo, li, estante jam pli forta, duonlevis sin per sia sana brako kaj subite metis la kapon sur ŝiajn genuojn, dirante: „vi estas mia vivo!” Tiam la spiro morthaltis en ŝia brusto, forlasis ŝin la konscio, ia volupta tremo trakuris ŝin de la piedoj ĝis la kapo. Ekkaptinte per la manoj liajn tempiojn, ŝi penis lin levi, sed mem ŝi kliniĝis ĉe