Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio al li kaj momente ili tiel baraktis en ekstazo kontraŭ si mem kaj kontraŭ la amo, kiu puŝis unu al alia.

Ligia leviĝis fine kaj forkuris, sentante flamon en la vejnoj kaj kapturnon. Sed ĝi estis la guto, kiu troplenigis jam la plenegan pokalon. Vinicius ne divenis, kiel kare li devos pagi la feliĉan momenton, sed Ligia ekkomprenis, ke nun ŝi mem bezonas helpon. La nokton post tiu vespero ŝi pasigis sendorme, en larmoj kaj en preĝoj, kun la sento, ke ŝi ne estas inda preĝi kaj ke ŝi ne povas esti elaŭskultita. La sekvintan matenon ŝi eliris flue el la cubiculum kaj elvokinte Crispuson en ĝardenan laŭbeton, kovritan de hederoj kaj velkintaj konvolvuloj, ŝi malkaŝis al li sian tutan animon, petegante kune, ke li permesu al ŝi forlasi la domon de Miriam, ĉar ŝi ne fidas plu al si kaj ne povas venki en la koro la amon al Vinicius.

Crispus, kiu estis homo maljuna, severa kaj dronanta en senĉesa ekstazo, konsentis la projekton pri la forlaso de la domo de Miriam, li ne trovis tamen vortojn de pardono por la peka, laŭ lia koncepto, amo. Lia koro ŝvelis de indigno pro la nura penso, ke tiu Ligia, pri kiu li zorgis de la momento de ŝia forkuro, kiun li ekamis, konfirmis en la kredo kaj kiun li rigardis ĝis nun, kiel blankan lilion, elkreskintan sur la grundo de la kristana instruo kaj makulitan per nenia tera spiro, povis trovi en la animo lokon por alia amo, ol la ĉiela. Li kredis ĝis nun, ke nenie en la tuta mondo pli pura koro batis je la gloro de Kristo. Li volis ŝin oferi al Li, kiel perlon, kiel juvelon kaj valoran kreaĵon de la propraj manoj, do la spertita senreviĝo plenigis lin per miro kaj per amarsento.

— Iru kaj petegu Dion, ke Li pardonu al vi viajn kulpojn — li diris al ŝi malseneren. — Forkuru, antaŭ ol la malbona spirito, kiu vin implikis, klinos vin al kompleta falo kaj antaŭ ol vi malkonfesos la Savinton. Dio mortis por vi sur la kruco, por per la propra sango elaĉeti vian animon, sed vi preferis ekami tiun, kiu volis vin fari sia konkubino. Dio mirkale savis vin el liaj manoj, sed vi malfermis la koron al la malĉasta voluptodeziro kaj ekamis la filon de mallumo. Kiu li estas? — Amiko kaj servanto de Antikristo, kunulo de liaj diboĉoj kaj krimoj. Kien li vin kondukos, se ne en tiun abismon kaj en tiun Sodomon, kie li mem vivas, kaj kiun Dio detruos per la flamo de sia kolero? Sed mi diras al vi: prefere ke vi estus mortinta, prefere ke la muroj de tiu ĉi domo estus falintaj sur vian kapon, antaŭ ol tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco.