Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj li ekscitiĝadis ĉiam pli, ĉar la kulpo de Ligia inspiris al li ne nur koleron, sed ankaŭ abomenon kaj malestimon por la homa naturo ĝenerale, kaj special por la virina, kiun eĉ la kristana instruo ne ŝirmis kontraŭ la malforteco de Evo. Nenio estis por li, ke la knabino restis ankoraŭ ĉasta, ke ŝi volis forkuri de tiu amo kaj ke ŝi konfesis ĝin kun bedaŭro kaj pento. Crispus volis ŝin ŝanĝi en anĝelon kaj levi en altsferojn, kie ekzistis nur amo al Kristo, kaj jen ŝi ekmasi aŭgustanon! La nura penso pri tio plenigis lian koron per teruro, kiun plifortigis la sento de espertrompo kaj seniluziiĝo. Ne! li ne povis tion pardoni al ŝi! Vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj; li batalis ankoraŭ kontraŭ si mem, por ilin ne elparoli, sed li skuis siajn malgrasajn manojn super la terurita knabino. Ligia sentis sin kulpa, sed ne tiagrade. Ŝi kredis eĉ, ke la foriĝo el la domo de Miriam estos ŝia venko kontraŭ la tento kaj moderigos ŝian kulpon. Crispus polvigis ŝin; li montris al ŝi la tutan vantecon kaj malnoblecon de ŝia animo, kiun ŝi ĝis nun nenian suspektis en si. Ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero, kiu de la momento de ŝia forkuro estis por ŝi kvazaŭ patro, elmontros al ŝi iom da kompato, konsolos ŝin, kuraĝigos kaj konfirmos.

— Al Dio mi oferas mian senreviĝon kaj mian doloron — li parolis — sed vi malfideliĝis al la Savinto, ĉar vi flankeniris kvazaŭ sur marĉon, kies vaporoj veninis vian animon. Vi povis oferi ĝin al Kristo, kiel multekostan vazon, kaj diri al Li: „Sinjoro, plenigu ĝin per favoro!” Sed vi preferis oferi ĝin al servanto de l’ malbona spirito. Dio pardonu al vi kaj kompatu vin, ĉar mi, antaŭ ol vi forĵetos la serpenton, mi kiu vin konsideris elektita…

Kaj subite li ĉesis paroli, ĉar li rimarkis, ke ili ne estis solaj

Tra la velkintaj konvolvuloj kaj tra la hederoj, egale verdaj somere kaj vintre, li ekvidis du homojn, el kiuj unu estis la apostolo Petro. La alian li ne povis komence rekoni, ĉar mantelo el dika, harhava teksaĵo, nomata cilicium, kovris parton de lia vizaĝo. Dum momento ŝajnis al Crispus, ke tio estis Chilo.

Ili dume, ekaŭdinte la levitan voĉon de Crispus, eniris la laŭbeton kaj sidiĝis sur ŝtonan benkon. La kunulo de Petro malkovris tiam vizaĝon malgrasan, kun senhariĝanta kranio, kovritan flanke de krispaj haroj, kun ruĝetaj palpebroj kaj kurba nazo — malbelan kaj kune inspiritan vizaĝon, en kiu Crispus rekonis la trajtojn de Paŭlo el Tarso.