Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed Ligia, ĵetinte sin sur la genuojn, ĉirkaŭbrakis kvazaŭ en malespero la piedojn de Petro kaj, preminte sian turmentitan kapeton al la faldoj de lia mantelo, restis tiel en silento.

Kaj Petro diris:

— Pacon al viaj animoj.

Poste, vidante la infanon ĉe siaj piedoj, li demandis, kio okazis. Tiam Crispus komencis rakonti ĉion, kion Ligia konfesis al li, ŝian pekan amon, ŝian deziron forkuri el la domo de Miriam kaj sian bedaŭron, ke la animo, kiun li volis oferi al Kristo puran, kiel larmo, makuliĝis per mondana sento al la kunulo de ĉiaj krimoj, en kiuj dronis la idolana mondo kaj kiuj vokis pri venĝo de Dio.

Ligia dum lia rekontado ĉirkaŭprenadis ĉiam pli forte la piedojn de la apostolo, kvazaŭ volante ĉe ili serĉi defendon kaj elpetegi almenaŭ iomete da kompato.

La apostolo, aŭskultinte ĝis la fino, kliniĝis kaj metis sian kadukan manon sur ŝian kapon, poste li levis la okulojn al la maljuna pastro kaj diris:

— Crispus, ĉu vi ne aŭdis, ke nia amata Majstro ĉeestis la edziĝofeston en Kano kaj benis la amon inter la viro kaj la virino?

La manoj de Crispus falis kaj li rigardis kun mirego la parolanton, ne povante eldiri eĉ vorton.

Kaj tiu ĉi, silentinte dum momento, denove demandis:

— Crispus, ĉu vi supozas, ke Kristo, kiu permesis al Mario el Magdalo kuŝi ĉe siaj piedoj kaj kiu pardonis al la adultulino, forturnus sin de ĉi tiu infano, pura, kiel larmo?

Ligia, plorĝemante, alpremis sin ankoraŭ pli forte al la piedoj de Petro, kompreninte, ke ne vane ŝi serĉis tie defendon. La apostolo, levinte ŝian vizaĝon, surverŝitan de larmoj, parolis al ŝi:

— Kiel longa la okuloj de tiu, kiun vi amas, ne malfermos sin al la lumo de la vero, tiel longe evitu lin, ke li ne alkonduku vin al peko, sed preĝu por li kaj sciu, ke nenia kulpo estas en via amo. Kaj ĉar vi volas defendi vin de la tento, tiu ĉi merito estos al vi kalkulita. Ne ĉagreniĝu kaj ne ploru, ĉar mi diras al vi, ke la favoro, de la Savinto ne forlasis vin, ke viaj preĝoj estos elaŭskultitaj, kaj post la malĝojoj komenciĝos tagoj de feliĉo.

Dirinte ĉi tion, li metis ambaŭ manojn esur ŝiajn harojn kaj levinte la okulojn supren, benis ŝin. El lia vizaĝo radiis supertera boneco.