Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed la pentigita Crispus komencis sin humile pravigi:

— Mi pekis kontraŭ la kompatemo — li diris — sed mi kredis, ke, allasante la teran amon al la koro, ŝi malkonfesis Kriston…

Petro respondis:

— Trifoje mi Lin malkonfesis, tamen Li min pardonis kaj ordonis paŝti siajn ŝafojn.

— …Kaj tial — finis Crispus — ke Vinicius estas aŭgustano…

— Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn — respondis Petro.

Je tio Paŭlo el Tarso, kiu ĝis nun silentis, almetis la fingrojn al sia brusto kaj, montrante sin mem, diris:

— Jen mi estas tiu, kiu persekutadis kaj kaptadis je morto la servantojn de Kristo. Jen mi dum la ŝtonmortigo de Stefano gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin ŝtonbatis; jen mi volis elradikigi la veron el ĉiuj landoj, kie loĝas la homoj, kaj tamen min ĝuste destinis la Sinjoro, ke mi rakontu ĝin en ĉiuj landoj. Kaj mi rakontis ĝin en Judeo, en Grekujo, sur la insuloj kaj en tiu ĉi malpia urbo, kiam mi loĝis ĉi tie unuafoje, kiel malliberigito. Kaj nun, kiam min alvokis Petro, mia estro, mi enpaŝos ĉi tiun domon, por klini tiun fieran kapon al la piedoj de Kristo kaj ĵeti semon en tiun ŝtonplenan grundon, kiun la Sinjoro fruktodonigos, por ke ĝi nasku riĉan rikolton.

Le leviĝis — kaj al Crispus tiu malgranda, fleksita homo ekŝajnis ĉi-momente tio, kio li estis efektive, tio estas titano, kiu ekskuos la fundamentojn de la tero kaj ekposedos la popolojn kaj la landojn.