Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXVIII

Petronius al Vinicius:

„Kompatu min, carissime, imitu en viaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se vi almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici! — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed via letero signifas finfine: veni, vidi, fugi; kaj ĉar tia solvo de la afero estas tute kontraŭa al via naturo, ĉar vi estis vundita kaj ĉar fine trafis vin eksterordinaraj okazoj, tial via letero bezonas klarigojn. Mi ne kredis al la okuloj, kiam mi tralegis, ke tiu ligo sufokis Croton tiel facile, kiel kaledonia hundo sufokas lupon en la intermontaĵoj de Hibernio. Tiu homo valoras tiom da oro, kiom li mem pezas, kaj nur de li mem dependus, ke li iĝu favorato de la cezaro. Kiam mi revenos en la urbon, mi devos konatiĝi kun li pli proksime kaj mi fandigos laŭ li statuon el bronzo. La Kuprobarba krevos de scivolo, kiam mi diros al li, ke ĝi estas laŭ vivmodelo. Vere atletaj korpoj estas ĉiam pli maloftaj en Italujo kaj en Grekujo; pri Oriento ni eĉ ne parolu, kaj la germanoj, kvankam bonkreskaj, havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon, ol forton. Sciiĝu de la ligo, ĉu li estas escepto, aŭ ĉu en lia lando estas pli multaj similaj al li homoj. Eble vi aŭ mi devos iam laŭofice aranĝadi cirkludojn; utile estus scii, kie serĉi la plej bonajn korpojn.

„Sed gloro estu al la dioj orientaj kaj okcidentaj, ke vi eliris viva el similaj manoj. Oni ŝparis vin certe tial, ĉar vi estas patricio kaj filo de konsulo, sed ĉio, kio vin trafis, inspiras al mi blej grandan miron: do tiu tombejo, kie vi troviĝis meze de la kristanoj, kaj ili mem, kaj ilia konduto rilate al vi, kaj la posta forkuro de Ligia, kaj fine tiu nedifinebla malĝojo kaj maltrankvilo, kiun spiras via letero. Klarigu al mi la aferon, ĉar multon mi ne komprenas, kaj se vi volas de mi veron, mi diros malkaŝe, ke mi komprenas: nek la kristanojn, nek vin, nek Ligian. Kaj ne miru, ke mi, kiun ekster mia propra persono malmultaj aferoj interesas en la mondo, demandas pri ĉio tiel scivole. Mi estis parte la kaŭzo de ĉio, kio okazis, do ĝi estas iom mia afero. Skribu rapide, ĉar mi ne scias