Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭdiri, kiam ni revidiĝos. En la kapo de la Kuprobarba la projektoj ŝanĝas sin, kiel printempaj ventoj. Nun, sidante en Benevento, li deziras veturi rekte en Grekujon kaj ne reveni en Romon. Tigellinus konsilas al li tamen, ke li revenu almenaŭ por ia tempo, ĉar la popolo, sopiranta lian personon (legu: cirkludojn kaj panon), povus ekscitiĝi. Mi do ne scias, kiel okazos. Se Ahajo superos, eble ni ekvolos iri Egipton. Mi insistus plej forte, ke vi venu ĉi tien, ĉar mi opinias, ke en tia animstato la vojaĝo kaj niaj distraĵoj estus por vi kurcilo, sed vi povus nin jam ne trafi. Pensu tamen, ĉu en tia okazo vi ne preferus ripozi en viaj siciliaj posedaĵoj, ol restadi en Romo. Adiaŭ — kaj skribu al mi vaste pri vi mem. Mi esprimas ĉi-foje neniajn dezirojn, krom tiujn de la sano, ĉar je Polukso, mi ne scias, kion al vi deziri.”

Vinicius, ricevinte tiun ĉi leteron, havis komence nenian emon respondi. Li iel sentis, ke respondi ne valoras, ke tio al neniu utilos, nenion klarigos kaj nenion solvos. Ekregis lin senvolonteco kaj sento pri vanteco de la vivo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke Petronius neniuokaze lin komprenos kaj ke okazis io tia, kio ilin malproksimigis unu de la alia. Li ne povis ankaŭ fari ordon kun si mem. Reveninte el Transtibro en sian plezuregan insula ĉe Carinae, li estis ankoraŭ malforta, elĉerpita, kaj dum la unuaj tagoj sentis kontentecon pro la ripozo, komforto kaj bonstato, kiu lin ĉirkaŭis. Sed tiu kontenteco daŭris mallonge. Baldaŭ li eksentis, ke li vivas en malpleno, ke ĉio, kio ĝis nun prezentis por li la intereson de la vivo, aŭ tute ne ekzistas plu por li, aŭ malgrandiĝis ĝis apenaŭ rimarkeblaj dimensioj. Li havis tian senton, kvazaŭ oni subtranĉis en lia animo tiujn kordojn, kiuj ĝis nun ligis lin kun la vivo, kaj streĉis neniujn novajn. Je la penso, ke li povus veturi Beneventon, poste Ahajon, kaj profundiĝi en la vivon de voluptoj kaj frenezaj ekscesaĵoj, li spertis la senton de vanteco. „Por kio? kion mi profitos el tio?” Jen estis la unuaj demandoj, kiuj trairis lian kapon. Ankaŭ unuafoje en la vivo li ekpensis, ke se li veturus, tiam la parolmaniero de Petronius, lia spriteco, lia brilmenseco, lia eleganta difinando de pensoj kaj trovado de ĝustaj vortoj por ĉiu ideo, povus lin nun enuigi.

Aliflanke tamen komencis lin enuigi ankaŭ soleco. Ĉiuj liaj konatoj estis kun la cezaro en Benevento, do li devis sidadi hejme sola, kun kapo plena de pensoj kaj kun koro plena de nebulsentoj, kiujn li ne sciis al si klare prezenti. Li havis tamen iafoje momentojn, en kiuj li opiniis, ke se li povus iom paroli