Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun iu pri ĉio, kio en li okazas, eble li kap ablus ĉion tion koncepti, ordigi kaj pli bone esplori. Sub la influo de tiu ĉi espero, post kelkaj tagoj da hezitado li decidis tamen respondi al Petronius, kaj kvankam li ne estis ankoraŭ certa, ĉu li sendos al li tiun ĉi respondon, li skribis ĝin tamen en la sekvantaj vortoj:

„Vi volas, ke mi skribu pli vaste; mi konsentas. Ĉu mi kapablos ĝin fari pli klare, mi ne scias, ĉar mi eĉ mem ne scipovas malligi multajn nodojn. Mi informis vin pri mia restado inter la kristanoj, pri iliaj agoj kun la malamikoj, al kiuj ili rajtis kalkuli ankaŭ min kaj Chilon, fine pri la boneco, kun kiu mi estis flegata, kaj pri la malapero de Ligia. Ne, mia kara: ne tial oni min ŝparis, ke mi estas filo de konsulo. Tiaj konsideroj por ili ne ekzistas, ĉar ili ja pardonis ankaŭ al Chilo, kvankam mi mem ilin inklinigis, ke ili enterigu lin en la ĝardeno. Tio estas homoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, kaj instruo, pri kia la mondo ne aŭdis. Nenion pli mi povas al vi diri, kaj kiu ajn volos mezuri ilin per nia mezurilo — maltrafos Mi diros al vi anstataŭe, ke se mi kuŝus kun rompita brako en la propra domo kaj se min flegus miaj servistoj, aŭ eĉ miaj familianoj, mi havus sendube pli grandan komforton, sed mi ne spertus eĉ duone tian zorgemon, kian mi spertis inter ili. Sciu ankaŭ tion, ke Ligia estas sama, kiel la aliaj. Se ŝi estus mia fratino aŭ mia edzino, ŝi ne povus flegi min pli zorgeme. Ofte ĝojo superverŝadis mian koron, ĉar mi kredis, ke nur amo povas inspiri similan zorgemon. Ofte mi legis ĝin en ŝia vizaĝo kaj rigardo, kaj tiam — ĉu vi kredos? — inter tiuj simpluloj, en la malriĉa ĉambro, kiu servis al ili kune kiel kuirejo kaj triniclium, mi sentis min pli feliĉa, ol iam ajn. Ne! mi ne estis al ŝi indiferenta, kaj eĉ hodiaŭ alia penso ŝajnas al mi nekredebla. Tamen tiu sama Ligia forlasis, sekrete antaŭ mi, la loĝejon de Miriam. Mi sidadas nun dum tutaj tagoj kun kapo apogita sur la manoj, kaj pensas, kial ŝi tion faris? Ĉu mi skribis al vi, ke mi mem al ŝi proponis revenigi ŝin al Aulusoj? Ŝi respondis al mi, vere, ke ĝi jam estas neebla, tiel pro tio, ke Aulusoj forveturis en Sicilion, kiel pro la famoj, kiuj, transportataj de la sklavoj el domo en domon, atingas Palatinon. La cezaro povus denove forpreni ŝin de Aulusoj. Vere! Ŝi tamen sciis, ke mi ne atencos ŝin plu, ke mi forlasis la vojon de perforto, kaj povante nek ĉesi ŝin ami, nek vivi sen ŝi, mi enkondukus ŝin en mian domon tra florkronita pordo kaj sidigus sur sanktigitan felon apud la hejmfajro… Tamen ŝi forkuris! Kial?