Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nenio ŝin minacis plu. Se ŝi min ne amis, ŝi povis min malakcepti. Tagon antaŭe mi ekkonis strangan homon, iun Paŭlon el Tarso, kiu parolis kun mi pri Kristo kaj pri Lia instruo tiel potence, ke ŝajnis al mi, kvazaŭ ĉiu lia vorto ŝanĝas en rubojn ĉiujn fundamentojn de nia mondo. tiu sama homo vizitis min post ŝia forkuro kaj diris al mi: „Kiam Dio malfermos viajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon, kiel de la miaj, vi eksentos, ke ŝi prave agis, kaj tiam vi eble ŝin retrovos. Kaj nun mi streĉas la kapon pro tiuj vortoj, kvazaŭ mi aŭdus ilin el la buŝo de Pitio en Delfoj. Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam iom komprenas. Ili, amante la homojn, estas malamikoj de nia vivo, de niaj dioj kaj… de niaj krimoj, do ŝi forkuris de mi, kiel de homo, kiu apartenas al tiu mondo kaj kun kiu ŝi devus partopreni la vivon, konsideratan de la kristanoj kiel malvirta. vi diros, ke se ŝi povis min malakcepti, ŝi ne bezonis foriĝi. Se tamen ŝi ankaŭ min amas? En tiu okazo ŝi volis forkuri de la amo. Ĉe la nura penso pri tio mi sentas la deziron dissendi la sklavojn en ĉiujn stratetojn de Romo kaj ordoni al ili voki en la domoj: „revenu, Ligia!” Sed mi ĉesas kompreni, kial ŝi tion faris. Mi ja ne malpermesus al ŝi kredi je Kristo kaj mem mi konstruus al Li altaron en la atrium. Kiel povus ĝeni min unu nova Dio pli kaj kial mi ne ekkredu je Li, mi, kiu ne tre kredas je la malnovaj? Mi scias tute certe, ke la kristanoj neniam mensogas, kaj ili diras, ke Li leviĝis el mortintoj. Homo ja ne povis tion fari. Tiu Paŭlo el Tarso, kiu estas roma civitano, sed kiu, kiel judo, konas la malnovajn hebreajn librojn, diris al mi, ke la veno de Kristo estis antaŭdirata de la profetoj antaŭ miloj da jaroj. Ĉio tio estas eksterordinaraj aferoj, sed ĉu eksterordinareco ne ĉirkaŭas nin de ĉiuj flankoj? Oni ja ne ĉesis ankoraŭ paroli pri Apollonius el Tiano. Tio, kion konfirmis Paŭlo, ke ne ekzistas la tuta aro da dioj, sed ekzistas unu, ŝajnas al mi prudenta. Laŭdire la samon opinias ankaŭ Seneca, kaj antaŭ li estis multaj aliaj. Kristo vivis, lasis sin krucumi, por savi la mondon, kaj leviĝis el mortintoj. Ĉio tio estas tute certa, mi do ne vidas kaŭzon, kial mi obstinu ĉe la kontraŭa opinio aŭ kial mi ne kontruu al Li altaron, se mi estus preta konstrui ĝin ekzemple al Serapiso. Ne estus al mi malfacile rezigni la aliajn diojn, ĉar neniu ja, havanta iom da saĝo en la kapo, kredas je ili. Sed ŝajnas al mi, ke ĉi tio ankoraŭ ne kontentigas la kristanojn. Ne sufiĉas adori Kriston, oni devas ankoraŭ vivi laŭ Lia instruo. Kaj jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni